Kamalia
Kamalia (urdue کمالیہ estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Toba Tek Singh, kie Kamalia estas sidejo de la samnoma distrikto.
Kamalia | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 401 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 44′ N, 72° 39′ O (mapo)30.72583333333372.644722222222Koordinatoj: 30° 44′ N, 72° 39′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kamalia (city) [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 135 641 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo: 046
- Supermara alteco: 158 m
Geografio redakti
Kamalia situas en orienta parto de la lando. Sahival troviĝas 45, Fajsalabado 89, Lahoro 187, Ravalpindio 322, Islamabado 336, Peŝavaro 380, Sukur (Pakistano) 498, Kveta 541, Karaĉio 856 km-ojn (aere) [2].
Historio redakti
El la 4-a jarcento estas dateno pri tiu ĉi loko. Baldaŭ ankaŭ fortikaĵo defendis la areon. En la 14-a jarcento la loknomo estis "Kot Kamalia". Dum la Hindia ribelo de 1857 la lokaj homoj tenis la urbeton por semajno. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj elmigris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato ekloĝis en Kamalia.
Loĝantaro redakti
1901 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|---|
6976 | 35 248 | 50 934 | 61 107 | 97 324 | 124 154 | 135 641 |
La populacio kreskis preskaŭ trioble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1,8%, tre sub la nacia mezumo (2,4%). La loĝantaro estas sunaistoj en proporcio 90%.
Klimato redakti
Kamalia situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La meza temperaturo estas ofte 23 °C. Averaĝa precipitaĵo estas 476 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas (plej ofte simbole), tamen La musono portas pluvegon septembre.
Trafiko redakti
Kamalia situas laŭ fervoja linio inter Ŝejĥupura-Ĥaniual. Flankovojoj estas al Sahival kaj Toba Tek Singh. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Fajsalabado.
Vidindaĵoj redakti
- moskeo (1914)
Fontoj redakti
- WikiTrans