Kamenice nad Lipou

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenice

Kamenice nad Lipou estas urbo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Vysočina, distrikto Pelhřimov, ĉe la turisme alloga etŝpura fervojo Obrataň-Jindřichův Hradec. Vivas ĉi tie 3 720 loĝantoj (2023).

Kamenice nad Lipou
germane Kamnitz an der Linde
urbo
Urbanaj domoj en la placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kamenice nad Lipou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Pelhřimov
Administra municipo Kamenice nad Lipou
Historia regiono Bohemio
Montaro Montetaro Křemešník
Etŝpura fervojo Fervojlinio Jindřichův Hradec - Obrataň
Memorindaĵo Kamenice nad Lipou kastelo
Rivero Kamenice
Situo Kamenice nad Lipou
 - alteco 563 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 07″ N 15° 04′ 39″ O / 49.30194 °N, 15.07750 °O / 49.30194; 15.07750 (mapo)
Areo 31,53 km² (3 153 ha)
Loĝantaro 3 720 (2023)
Denseco 117,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 394 70
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0633
NUTS 5 CZ0633 548111
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kamenice nad Lipou
Retpaĝo: www.kamenicenl.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Těmice, Lhota-Vlasenice, Vlčetínec, Častrov, Rodinov, Včelnička kaj Střítež (distrikto Pelhřimov).

La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentzono.

Vidindaĵoj redakti

  • klasikisma kastelo (origine gotika burgo, renesance rekonstruita) - 1945-1988 servis kiel porinfana resanigejo, ekde 1998 publike tutjare alireblaj ekspozicioj de Artmetia muzeo Prago (arta forĝarto de la 16-a ĝis 20a jarcentoj kaj historiaj ludiloj) kaj de la urba muzeo (ekspozicio "Muzeo por ĉiuj sensoj")
  • gotika preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
  • naskiĝdomo de muzikkomponisto Vítězslav Novák
  • arbara tombejo Bradlo, ĉirkaŭ 1 km sude de la urbo, konsiderata kiel la plej bela en tuta Mezeŭropo, kaj tombeja kapelo de Sankta Maria Magdalena el 1348
  • renovigita juda tombejo el la 19-a jarcento

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 663
18803 546
18903 329
19003 265
19103 369
19213 194
JaroLoĝantoj
19302 948
19502 958
19613 149
19703 451
19803 951
19914 202
JaroLoĝantoj
20014 220
20143 847
20163 798
20173 791
20183 789
20193 766
JaroLoĝantoj
20203 760
20213 603
20223 634
20233 720

Partoj de urbo redakti

Kamenice nad Lipou havas ok partojn, kiuj situas sur du katastraj teritorioj (ĉiuj krom Pravíkov sur k. t. Kamenice nad Lipou):

Kulturaj aranĝoj redakti

  • tradicia tutsemajna festivalo dediĉita al ludiloj el naturmaterialoj "Hračkobraní"(Ludilrikolto)

Famaj personoj redakti

En la urbo naskiĝis komponisto Vítězslav Novák (1870-1949)

Eksteraj ligiloj redakti