Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Svitavy. Pri parto de urbo Krásná Lípa en distrikto Děčín temas artikolo Kamenná Horka (Krásná Lípa).

Municipo Kamenná Horka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 6 km sudoriente de urbo Svitavy, ĉe ambaŭ flankoj de historia bohemia-moravia limo. Vivas ĉi tie 365 loĝantoj (2023).

Kamenná Horka
germane Hermersdorf
municipo
Statuaro de La plej sankta Triunuo antaŭ eksa vendejo, malantaŭe municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kamenná Horka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Preĝejo de M. Magdalena
Situo Kamenná Horka
 - alteco 521 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 40″ N 16° 32′ 41″ O / 49.74444 °N, 16.54472 °O / 49.74444; 16.54472 (mapo)
Areo 15,75 km² (1 575 ha)
Loĝantaro 365 (2023)
Denseco 23,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578215
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kamenná Horka
Retpaĝo: kamennahorka
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svitavy, Sklené, Hradec nad Svitavou, Moravská Třebová kaj Koclířov.

Historio redakti

Vilaĝo Kamenná Horka (germane Hermersdorf) origine temis pri du vilaĝoj - Moravská (Moravia) Kamenná Horka kaj Česká (Bohemia) Kamenná Horka, sed ambaŭ vilaĝoj kuniĝis en la jaro 1953.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 194
18801 163
18901 174
19001 150
19101 078
19211 065
JaroLoĝantoj
19301 095
1950496
1961386
1970367
1980332
1991312
JaroLoĝantoj
2001298
2014297
2016303
2017295
2018305
2019320
JaroLoĝantoj
2020327
2021295
2022320
2023365

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sankta Maria Magdalena, origine gotika el la unua duono de 14-a jarcento, estis rekonstruita baroke en la jaro 1749. Ĝi estas ununava, oblonga kun kvadrata presbiterejo, kun sakristio kaj kun oratorio en la dua etaĝo. Antaŭ la okcidenta fronto estas antaŭĉambro. La fenestroj estas duoncirklaj, okcidenta fronto havas en ambaŭ flankoj niĉojn kaj kronas per triangula pinjono kun volutoj. Interne la muroj estas ornamitaj per faskaj pilastroj portantaj partojn de surkolonaĵo. La navo, subĥorejo kaj sakristio estas volbitaj barele kun segmentoj, la presbiterejo kruce, la oratorio estas platplafona, La ĉefaltaro estas frubaroka, el la dua duono de 19-a jarcento, bildo Noli me tangere. Sur la rekta el flankaj altaroj estas statuo de Sankta Istronope kaj bildo de Sankta Prokopio kaj sur la maldekstra altaro estas bildo de Sankta Apolonio el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejo estas Statuo de Bona Paŝtisto sur tegmento. En la navo estas bildo de Bapto de Sanktulo, elstara ĉeĥa kreaĵo el la unua duono de 19-a jarcento, kaj sub ĥorejo bildo de la Sankta Triunuo.

Sonorilejo redakti

Sude de la preĝejo situas malfrugotika prisma sonorilturo kun enirpordego al la tombejo. La sonorilturo devenas el la dua duono de 15-a jarcento. En teretaĝo ĝi estas masonita kun barela traveturejo, la dua etaĝo estas ligna sur lignaj kreneloj, dividita per kvar lignaj kornicoj, la tegmento estas piramidforma.

Ŝtona kruco redakti

Antaŭ la tombejo troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1836.

Statuaro redakti

Statuaro de la Sankta Triunuo el la jaro 1757 situas iom fore apud vojkruciĝo.

Pluaj memorindaĵoj redakti

  • Detruita baroka paroĥestrejo - okazas sinsekva rekonstruo
  • Restoj de konstruaĵoj de estinta libera bieno
  • Eta kapeleto en centro de la vilaĝo, en malbona stato
  • Kolona humilejo masonita el malgrandaj ŝtonoj situas en kampoj malantaŭ la preĝejo
  • Statuo de la Sankta Triunuo apud t.n. paroĥestreja vojo.
  • Kelkaj konservitaj belaj bienoj
  • Figura tomboŝtono el la jaro 1590 en ekstera flanko de preĝeja muro.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti