Kamiŝibajo (japanlingve : 紙芝居 signifas « paperteatro») estas portebla ilo, per kiu oni povas prezenti teatraĵon; artistoj rakontas fabelojn kaj samtempe prezentas ilustraĵojn antaŭ la spektantoj.

Sur kajo de la urbo Ŝimonoseki okcidente de Honŝuo. Maljuna viro rakontas la venkon de junulo dum la fama batalo de Dan no Ura. Vidu la laŭtparolilon apud lia biciklo. Fotis Mireille Grosjean en 2008

Ĝi kutimis en Japanio je la komenco de la 20-a jarcento ĝis la jaroj 1950-aj. La super-heroo Ōgon Bat (ora vesperto) unue aperis ene de kamiŝibajo.

Historio redakti

Kamiŝibajo sekvis la japanan historion ekde la 8-a jarcento. Sed ĝia vera origino datiĝus de la 12-a jarcento, tiuepoke ĝi aperis ene de budho-temploj. Monaĥoj uzis emakin (desegnitajn paperrulojn) por rakonti historiajn eventojn, kiuj enhavis moralaĵojn, al malklerega spektantaro.

Post longa malvigla periodo, ĝi denove reiĝis kutima je la fino de la 19-a jarcento kun la disvolviĝo de kino. En 1923 aperis la unua kamiŝibajo por infanoj. Ĝi titolas "la ora vesperto".

La 1950-aj jaroj estis la "ora periodo" de kamiŝibajo : 50 000 artistoj estis en tuta Japanio.

Ōgon Bat estis unu el la plej ŝatataj herooj, kaj multaj aŭtoroj verkis pri li novajn rakontojn. Pluraj famaj manga-verkistoj unue komencis farante kamiŝibajojn, ekzemple Ŝigeru Mizuki, Gōseki KojimaSampei Ŝirato.

Televidaj elsendoj kaj magazinoj malaperigis kamiŝibajon dum la 1960-aj jaroj.

Priskribo redakti

Kamiŝibajo estas rakont-tekniko el Japanio, kiu prezentas desegnitajn bildojn (kartonoj : 37 x 27,5 cm, origine el dika papero) en eta teatro el ligno (origine) aŭ el kartono, kun tri aŭ du pordoj (japane :"butai" 舞台 kio signifas «scenon»). La du flankaj pordoj uzilas al starigo de la ligna ilo.

Kartonoj rakonas historion, ĉiu bildo prezentas rakonteron. Direkte al la rigardo, kartono prezentas al la spektantaro nur bildon, malantaŭe estas skribita legebla teksto, kun bildeto nigra-blanka de la desegno prezentita al la spektantaro. Tiumaniere la rakontisto povas legi historion. La kartonojn oni enmetas en la teatreton ("butai"). La teatreto staras sur tablo, sed origine ĝi staris sur la malantaŭa parto de biciklo.

Ĉiuj bildoj kuŝas are en la ligna ilo. Komence la bildo 1 videblas al la publiko. En kazo de rakonto el 10 bildoj la rakontenda teksto por la bildo 1 staras dorse de la bildo 10. Post legado de tiu teksto la rakontisto forprenas la bildon 1 kaj ŝovas ĝin malantaŭen, flanke de si mem. Videblas la bildo 2 al la publiko. La teksto pri la bildo 2 staras dorse de la bildo 1, tiun tekston vidas la rakontisto. Kaj poste same.

Gravas ke la rakontisto bone sekvu la scenajn indikojn, kiuj estas skribitaj kun la teksto. Foje kartonon oni devas forpuŝi malrapidege sen halto, foje necesas forpuŝi post du aŭ tri etapoj, haltante laŭ la indikitaj linioj, por krei suspenson, foje la kartono estas forpuŝita rapidege por surprizigi la spektantaron. Tiu tekniko de kamiŝibajo similas al movbildoj kaj du aŭ tri obligas la scenojn.

Hodiaŭ redakti

De la 1970-aj jaroj, kamiŝibajo eliris el Japanio kaj uziĝas en Svislando, Francio, Nederlando, Belgio kaj Usono, kie ĝi foje adaptiĝis al la kulturo de la akcept-lando.

Kamiŝibajo ebligas proponi malmultekostajn spektaklojn (la materialo simplas). La spektakloj povas okazi hejme, ene de apartamento, aŭ en mezgranda salono. Oni povas uzi kamiŝibajon en ĉiuj renkontejoj : bibliotekoj, lernejoj, hospitaloj, malliberejoj...

Ĝi utilas ĉefe por rakonti fabelojn al infanoj, kiuj dum la rakontado spektas la bildojn.

Japanaj esperantistoj jam delonge uzas tiun ilon por prezenti ĉu tradukojn de japanaj rakontoj ĉu mem inventitajn epizodojn.

Kamiŝibaja teksto originale verkita en esperanto estas "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" (januaro 2013): psikologia fabelo por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj, de Giorgio Silfer. Samjare li verkis du pliajn kamiŝibajojn: "Karmezina renkontis Lupon" kaj "Gvendolena la blanke-brova", por simila publiko. La tekstoj estis publikigitaj ankaŭ en la revuo Literatura Foiro.

Eksteraj ligiloj redakti