Kamilló Vidákovits

VIDÁKOVITS Kamilló (vida:koviĉ) estis hungara kuracisto, universitata profesoro naskita en Újmoldova la 18-an de januaro 1879 kaj mortinta en Segedo la 6-an de aŭgusto 1967.

Kariero redakti

Vidákovits diplomitiĝis en Budapeŝto (1903). En jaroj 1903–09 li estis kuracisto ĉe la militmaristaro, inter 1909 kaj 1920 li laboris en la kirurgia kliniko de la Universitato de Koloĵvaro, poste de 1921 en Segedo en la kirurgia kliniko de la universitato. Li faris plurajn studvojagojn en Germanujo. Lia ĉefa intereskampo estis la ventra kirurgio.

Verkoj redakti

  • A végbél gyulladásos sebészeti bántalmai (Bp., 1914);
  • Az epekövek korai műtétjéről (Rigler-memorlibro; Szeged, 1926).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]