Kaminaljuyu estas majaa ruino rande de la gvatemala ĉefurbo Gvatemalurbo. La signifo de la nomo estas "monteto de la morto".

Kaminaljuyu
arkeologia loko [+]

LandoGvatemalo
Koordinatoj14° 37′ 58″ N, 90° 32′ 57″ U (mapo)14.6328-90.5491Koordinatoj: 14° 37′ 58″ N, 90° 32′ 57″ U (mapo)

Kaminaljuyu (Gvatemalo)
Kaminaljuyu (Gvatemalo)
DEC
Kaminaljuyu
Kaminaljuyu

Map
Kaminaljuyu
Vikimedia Komunejo:  Kaminaljuyu [+]
vdr

La majaoj ekloĝis tie ĉirkaŭ la jaro -800 kaj ĝi estas verŝajne la unua urba centro en la regiono de la majaoj. Certe la urbo Teotiŭakano forte influis ĝin, kaj Kaminaljuyu estis lima urbo.

La konstruaĵoj estis faritaj ĉefe el aersekigitaj brikoj. Ĉirkaŭ 400 konstruaĵoj estas esploritaj ĝis nun. La esplorado estas malfacila, ĉar la loko situas en la nuna urba tereno de Gvatemalurbo.

Kaminaljuyu estis retrovita fine de la 19-a jarcento de Alfred P. Maudsley kaj ekesplorita en 1925 de Manuel Gamio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti