Kamoke
Kamoke, urdue کامونکے, panĝabe کامونکى estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Guĝranvalo, kie ĝi estas distrikta sidejo.
Kamoke | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 230 979 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 58′ N, 74° 13′ O (mapo)31.9744474.22444Koordinatoj: 31° 58′ N, 74° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 201 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kamoki, Pakistan [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- areo: km²
- supermara alteco: 201 m
- loĝantaro: 249,767 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo: 055
Geografio redakti
Kamoke situas sur montetaro en nordorienta Pakistano. Guĝranvalo troviĝas 21, Lahoro 44 kilometrojn.
Historio redakti
Kamoke estis jam loĝloko dum la Mogola Imperio. Post falo de la mogoloj alvenis britoj (1849-1947). Dum sendependiĝo de Pakistano la hinduoj kaj sikoj forlasis la landon kaj iris al la alia nova ŝtato Barato, samptempe alvenis islamaj rifuĝintoj al Kamoke. En 1992 Kamoke iĝis sidejo de malgranda administra sidejo.
Loĝantaro redakti
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
25 124 | 50 257 | 71 097 | 150 984 | 240 405 | 249 767 |
La averaĝa jara kresko estas 2.6% ekde 1998, iomete pli, ol la nacia averaĝa kresko.
Ekonomio redakti
Kamoke estas konata pro siaj rizoj, kiu estas kultivita en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Kamoke estas ankaŭ la plej granda rizmerkato en la subkontinento.
Trafiko redakti
Kamoke havas ĉefvojajn ligilojn al la proksimaj urbegoj Guĝranvalo kaj Lahoro. Fervojaj ligiloj estas al Lahoro kaj Rawalpindi. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Lahoro kaj Sialkot.
Klimato redakti
Kamoke situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La temperaturo kulminas junie kun averaĝe 40 °C, sed vintre tio ne falas ĝis la frostopunkto. La averaĝa jara precipitaĵo varias inter 500-600 milimetroj. Plejparte pluvas dum musono en julio kaj aŭgusto. En la ceteraj monatoj estas nur simbolaj pluvoj.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans