Kampa telefono estas speciala portebla telefono, kiu estis evoluigita por militistara uzo. Tio estas portebla stabila kesto el ligno, poste el ledo, metalo aŭ bakelito. La kesto estas disfaldebla, ene estas la elprenebla aŭdparolilo kaj ceteraj akcesoraĵoj. La mikrofono ricevis la rektkurenton el baterio metita en la kesto (LB sistemo), sed sporade estas universalaj aparatoj funkcikapablaj ankaŭ en centra bateria sistemo (CB).

Kampa lignokesta telefono el la unua mondomilito
Bakelita kampa telefono

En Germanio, la unuaj armeaj teleparoliloj estis uazataj inter 1905 kaj 1918 en la armeo.

La armea teleparolilo konsistis el metala telefonricevilo kun tintilo, tintilklavo kaj laŭtaŭda klavo. Krom la parola interonekto, oni povis sendi ankaŭ signalojn per morsokodoj. Por telefonado dum moviĝo, oni povis alligi aldonan kapan telericevilon. La armea teleparolilo (el ledokovrita metalo) estis portita surdorse kun la baterio kaj la kablotenujo. .

Ekde 1916 oni ekuzis la kastoforman konstruaĵon. La tipo FF 16 Typ B de la firmao Siemens & Halske entenas jam tintilon, fortpovuman enkonstruitan baterion same kiel induktoron kaj ricevilon en lignokasto. Pli poste la lignokaston ŝanĝis bakelito (ekz. Typ SF 882) aŭ metalo (Typ OB-ZB 38) aŭ aliaj plastaĵoj.

La simpla kamptelefona konekto konsistis nure el du aparatoj kaj la interkablado.

La kampaj telefonoj komence ne estis konvenaj por alligo je la komuna telefona reto pro la induktoro kaj pro la plej ofte mankanta direkta elekta ebleco. Poste tiuj telefonoj povis partopreni en la duonaŭtomata trafiko. La kampa telefono ricevis voknuneron, kiel la normalaj fiksaj telefonoj. Se estis stabila interligo al la telefoncentralo, iu ajn povis aŭtomate voki la kamptelefonon. La kamptelefono povis voki nur helpe de manipulistino en la telefoncentralo.