Kampadveturilo

Loĝebla motorveturilo

Kampadveturilo (ankaŭ domveturiloloĝaŭto) estas motorveturilo ekipita por loĝi en ĝi.

Kampadveturilo

Kontraŭe al ruldomo kampadveturilo havas propran propulson kaj do ne bezonas esti tirata. Kampadveturilo do ne bezonas dekroĉadon kaj fiksadon antaŭ ol oni povas uzi ĝin kiel loĝejo.

Multaj kampadejoj havas specialajn starlokojn por kampadveturiloj, kun konekto al elektro, akvoprovizo kaj kloako.

Ekzistas diversaj tipoj da kampadveturiloj. La plej simpla estas alikonstruita kamioneto.