Kampanjo de Borneo

La Kampanjo de Borneo de 1945 estis la lasta kampanjo de Aliancanoj en la Sudokcidenta Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. En serio de amfibiaj atakoj inter la 1a de majo kaj la 21a de julio, la aŭstralia 1a Korpuso, sub estreco de la Leŭtenanta Generalo Leslie Morshead, atakis la fortojn de la Japana imperia armeo kiuj estis okupintaj la insulon Borneo. Maraj kaj teraj fortoj de Aliancanoj, nome de la Usona 7a Floto sub estreco de Admiralo Thomas Kinkaid, la Aŭstralia Unua Taktika Aerforto kaj la Usona 13a Aerforto ludis gravajn rolojn en la kampanjo. Rezistis fortoj de la Imperijapana Ŝiparmeo kaj de la Japana imperia armeo en suda kaj orienta Borneo, estritaj de la Vic-Admiralo Miĉiaki Kamada, kaj en la nordokcidento de la 37a Armeo, estrita de la Leŭtenanta Generalo Baba Masao.

Mapo de Borneo montranta la progreson de la kampanjo. Nigre la aliancanaj surterigoj kaj ruĝe la japanaj retirigoj.

La planoj por la atakoj de la Aliancanoj estis konataj kolektive kiel Operaco Hobojo. La invado de Borneo estis la dua etapo de la Operaco Montclair, kiu celis detrui la fortojn de la Japana Imperio ene, kaj re-okupi Nederlandan Hindion, la Regnon Saravakon, Brunejon, Labuanon, Britan Nord-Borneon kaj sudajn Filipinojn. Borneo partikulare estis konsiderata samtempe strategia loko pro sia grava natura rimedo; nafto.

La Kampanjo de Borneo estis kritikita en Aŭstralio en la epoko kaj en postaj jaroj, kiel neutila kaj perdo de vivoj de soldatoj. Modernaj historiistoj kiel Max Hastings diris, ke la atako al tiuj fortoj, jam nekonektitaj kun Japanio, estis perdo de rimedoj.[1] Aliflanke tamen oni asertis, ke la kampanjo atingis kelkajn celojn, kiel la pliiganta izoligo de gravaj nombroj de japanaj fortoj kiuj okupis plej el la Nederlanda Hindio, kapto de gravaj naftejoj, kaj liberigo de aliancanaj militprizonuloj, kiuj estis en tre malbonaj vivkondiĉoj.

Bataloj redakti

Notoj redakti

  1. Hastings, M., (2007) Nemesis: The Battle for Japan, 1944-45 (Harper Press; London) p368

Bibliografio redakti

  • Dennis (et al.), Peter (1995). The Oxford Companion to Australian Military History. Melbourne: Oxford University Presd.
  • Hoehn, John. (2011). Commando Kayak: The Australian Folboat in the Pacific Campaign. hirschbooks.net & ozatwar.com/hoehn .ISBN 978-3-033-01717-7