La Kanaba kardelo, Carduelis cannabina, estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaba kardelo
Kanaba kardelo
Kanaba kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. cannabina
Carduelis cannabina
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Kanaba kardelo havas tiun sciencan nomon el sia emo por kanabo kaj la komunan nomon en la angla (linnet) kaj la franca (linotte) pro emo de la semoj de ordinara lino, el kio oni faras linon por tolaĵoj.

    Aspekto redakti

    Ĝi estas svelta birdo kun longa vosto. La supraj partoj estas brunaj, la gorĝareo estas blankeca kun nuancoj kaj la beko estas mallonga kaj griza. La somera masklo havas grizan nukon, ruĝan fruntomakulon kaj ĉefe ruĝan bruston inter blankecaj mentono kaj centra vertikala brustostrio. Ankaŭ ventroflankoj estas brunnuancaj. Flugilplumoj estas nigrablankaj, same kiel pugo kaj vosto.

    Estas seksa duformismo. Inoj kaj junuloj ne havas ruĝon kaj havas blankajn subajn partojn kun strieca brusto. La agrabla kanto de la Kanaba kardelo enhavas rapidan trilecon kaj pepadon.

    Distribuado redakti

    Tiu palearktisa birdo reproduktiĝas en Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko. Ĝi estas parte specio de loĝantaj birdoj, sed multaj orientaj kaj nordaj birdoj migras suden de la reprodukta teritorio aŭ moviĝas al marbordoj.

    Ili troviĝas foje je kelkaj centoj de mejloj en maro[1].

    Kutimaro redakti

    Tiu specio preferas por reproduktado malferman kamparon kun densa arbustaro, inklude makison kaj ĝardenojn. Ili kontruas sian neston en arbusto; la ino demetas 4-7 ovojn.

    Tiu specio povas formi grandajn arojn for de la reprodukta sezono, fojke en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fringoj, kiaj la Flavbeka kardelo, ĉe marbordoj kaj salmarĉoj. Ili manĝas ĉefe semojn, kaj same por idomanĝigado.

    Ili manĝas surgrunde, kaj malalte en arbustoj.

    Ili emas malgrandajn al mezgrandajn semojn: nome plej plukeblaj herboj, Poligono (okzalo), Kruciferacoj (Sinapis arvensis, Paŝtista sako Capsella bursa-pastoris), fiherboj Stelario, Taraksako, Kardo, Cicerbito, Lekanteto, Ordinara senecio, Kratago, Betulo.

    Ili havas malgrandan kvanton de senvertebrulojn en siaj dietoj.

    Konservostatuso redakti

    La Kanaba kardelo estas listata ĉe IUCN kiel minacata kaj ankaŭ fare de la Biodiversity Action Plan de Britio kiel prioritata specio, kio povas troviĝi ĉi tie Arkivigite je 2011-02-01 per la retarkivo Wayback Machine.Ĝi estas protektata en Britio fare de la Wildlife and Countryside Act de 1981.

    En Britio la populacioj malpliiĝas, kio atribuiĝas al pliiĝanta uzado de herbicidoj, agresema arbustoforigo kaj troa heĝo fortondado; ties populacio falis je ĉ. 56 % inter 1968 kaj 1991. Tio probable ĉefe pro malpliiĝo je semodisponeblo kaj pliiĝo je la uzado de herbicido.

    Plibonigus statuson de la specio taŭgaj praktikoj en agrikulturo kiaj la jenaj:

    • Novalo
    • Vintraj stoploj
    • Nekultivataj bordoj, vojofosaĵoj, kampanguloj
    • Konserva makiso
    • Birdorifuĝejoj de specioj kiuj produktas malgrandajn, oleo-riĉajn semojn kiaj Krispa brasiko, Kvinoo, Sinapo, Brasiko, Kolzo Brassica napus
    • Restaŭrado kaj kreado de fojnoherbejoj
    • Malalta, densa, dorna heĝaro kaj arbutaro por nestohabitato
    • Restaŭrado de herbejoj

    Kulturaj detaloj redakti

    Tiu birdo estis populara maskoto fine de la Viktoriana kaj Eduardiana epokoj. Tennyson mencias "the linnet born within the cage" (la kanaban kardelon naskitan enkaĝe) en parto 27a de la poemo In Memoriam A.H.H, kies sama sekcio enhavas la famajn liniojn "'Tis better to have loved and lost / Than never to have loved at all." (Plej bone esti aminta kaj perdinta/ ol neniam esti aminta entute).

    "Kanaba kardelviro" aperas en la klasika brita kanto de music hall de tiu periodo My Old Man, kiel rolulo de infanrakonto de Oscar Wilde nome The Devoted Friend. Wilde mencias ankaŭ kiel la alvoko de la kanaba kardelo vekigas la The Selfish Giant (giganton) el ununura arbo kie estas printempo en lia ĝardeno.

    "The Linnets" (La Kanabaj kardeloj) iĝis la kromnomo de la futbalteamoj King's Lynn Football Club, Burscough Football Club kaj Runcorn Linnets Football Club (iam konataj kiel 'Runcorn F.C.' kaj Runcorn F.C. Halton). Barry Town F.C., la sudkimria futbalteamo, uzis ankaŭ la kromnomon 'The Linnets'.

    Bildaro redakti

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti