Kanada Acerfolio Ora (Monero)

La Kanada Acerfolio Ora estas oficiala ora monero de la nacia monfarejo de Kanado (angle: Royal Canadian Mint). Tiu monero aperis en 1979. Tiam, ĝia pureco estis .999 (99.9% oro). Ekde 1981, ĝia pureco estas .9999 (99.99%) kaj la oro en ĉiu monero elvenas nur de kanadaj minoj. Nuntempe, produktiĝas moneroj havanta la jenajn pezojn: 1 troja unco (oz), 1/2 oz, 1/4 oz, 1/10 oz, kaj 1/20 oz. En 1994 ankaŭ aperis 1/15-unca monero.