La Kanada elodeo[1], akvopesto[1] (Elodea canadensis) estas nordamerika akvoplanto[1], specio el la plantofamilio hidrokaritacoj (Hydrocharitaceae). Ĝi disvastiĝis en Eŭropo el akvariaj uzoj. Ĝi plimultiĝas per vegetativaj metodoj per dispartiĝo de la plantobazoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanada akvopesto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Hidrokaritacoj Hydrocharitaceae
Genro: Elodeo Elodea
Elodea canadensis
Mchx., 1803
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi vivas ankaŭ en Sud-Azio kaj Aŭstralio (en Hungario ekde 1870-aj jaroj).

Genro akvopesto redakti

Al la genro de akvopestoj apartenas 12 specioj, ili ŝatas la lagojn kaj apenaŭ fluantajn riverojn kaj tie formas trudherbojn.

La akvopestoj havas specialan ĉelan aktivadon kaj tiel estas elstaraj demonstraj plantoj en laboratorioj. En la lernejoj oni uzas ilin por demonstro, prezento de kloroplastoj kaj aliaj ĉelorganoj, plasmofluo, oksigenproduktado per fotosintezo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti