Kanadaj poŝtaj mallongigoj

La sekva artikolo traktas la oficialajn poŝtajn mallongigojn por la provincoj kaj teritorioj de Kanado, kiel rekomendas ĝin la kanada poŝta institucio Canada Post Corporation resp. Société canadienne des postes[1]. La mallongigoj faciligu la poŝtan servon kaj ebligu vojigon de poŝtaĵoj laŭ aŭtomatigita optika skanado de la adresoj.

administra mapo de Kanado
provinco aŭ teritorio,
kun flago
poŝta mallongigo/
ISO-kodo
antaŭe kutima(j) mallongigo(j)
AlbertoAlberto Alberto AB Alta., Alb.
Brita KolumbioBrita Kolumbio Brita Kolumbio BC B.C.
ManitoboManitobo Manitobo MB Man.
Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko Nov-Brunsviko NB N.B.
Novlando kaj LabradoroNovlando kaj Labradoro Novlando kaj Labradoro NL Nfld., NF, LB
Nov-SkotioNov-Skotio Nov-Skotio NS N.S.
Nordokcidentaj TeritoriojNordokcidentaj Teritorioj Nordokcidentaj Teritorioj NT
NunavutoNunavuto Nunavuto NU NT
OntarioOntario Ontario ON Ont.
Insulo de Princo EduardoInsulo de Princo Eduardo Insulo de Princo Eduardo PE PEI, P.E.I., P.E. Island
KebekioKebekio Kebekio QC Que., PQ, P.Q.
SaskaĉevanoSaskaĉevano Saskaĉevano SK Sask., SSK, SKWN
JukonioJukonio Jukonio YT Yuk., YK

La mallongigoj estis elektitaj tiel, ke ne ekzistas kodigoj mikseblaj kun la poŝtaj mallongigoj por la ŝtatoj de Usono.

Adresaj ekzemploj redakti

Anglalingvaj adresoj sekvu la ekzemplon:

PAT ANYONE
1643 DUNDAS ST W APT 27
TORONTO ON  M6K 1V2

La provinca mallongigo (ĉi tie: ON) aperu inter la komunuma nomo (ĉi tie: Toronto) kaj la poŝtkodo (ĉi tie: M6K 1V2).

Laŭ simila modelo, franclingvaj adresoj sekvu la ekzemplon:

PAT AUCUNE
1643 RUE BEAUDRY O APP 27
MONTRÉAL QC  H3Z 2Y7

La provinca mallongigo (ĉi tie: QC) aperu inter la komunuma nomo (ĉi tie: Montréal) kaj la poŝtkodo (ĉi tie: H3Z 2Y7).

Notoj redakti

  1. adresaj gvidlinioj (angle), kanada poŝta institucio

Vidu ankaŭ redakti