Kanajlo estas senhonora homo, kondutanta malnoble.

Li povas esti ŝtelema fripono, sed ankaŭ perfortulo, insidulo, maliculo, kiuj ne nepre celas riĉiĝon, ofte ili volas nur satigi sian venĝemonsadismon aŭ simple li ne kapablas konduti noble.

Kanajlo-ŝtato estas termino uzata en Usono por indiki ŝtatojn, kiuj minacas Usonon.[1]

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/09, paĝo 5: Kanajlo-ŝtatoj verkita de Stefan Maul.