Kanalo Blanka maro - Balta maro

kanalo en Rusio

Blankmara-Baltamara kanaloKanalo Blanka maro - Balta maro (ruse Беломорско-Балтийский канал, Belomorsko-Baltijskij kanal) estas kanalo longa je 227 km de Powenez ĉe Onega-maro ĝis Belomorsk (Soroka) ĉe Blanka maro en la nordo.

Ĝi estis konstruita dum du jaroj per sklavlaboro de Gulag-anoj (16-an de oktobro 1931 - 30-an de aŭgusto 1933) je ordono de Stalin. La konstrulaborojn gvidis Naftalij Frenkel, kiu mem pli frue estis gulagano sur la Solovecki-insuloj.

Mapo de la kanalo

La kanalo estis konstruita sen ŝtalo, betono kaj maŝinoj, el ligno kaj tero per trudlaboro. Oni ofte arestis nur por trudlaborigi homojn. Post la laboro oni amase liberigis ilin.

La laborojn partoprenis ĉirkaŭ 170.000 arestitoj kaj mortis onidire ĉirkaŭ 25.000 homoj. La kanalo ne havis tian gravecon, kiel oni antaŭe pensis.

Oni volas ĉiun lignoparton de la kanalo anstaŭi per ŝtalbetono en 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Anne Applebaum: Der Gulag, Berlin 2003.