Kander (Svislando)

Kander estas rivero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La rivero naskiĝas el la lango de Kander-Glaĉero je alteco de 2300 m super la marnivelo en la regiono nomita Blüemlisalp. Ĝi unue fluas tra la tiel nomita Gastern-Valo kaj tiam kiel sovaĝa rivero tra la Kander-Valo. En ĝia lasta parto post la alfluo de Simme en Wimmis la rivero estas ĝustigita per braĵoj kaj fluas kiel forta torento al la Lago de Thun. Antaŭ la riverkorekto ĝi fluis post Thun al Aro kaj ofte kaŭzis grandajn inundojn en Thun.

Kander
Ponto trans Kander
rivero
Bazaj informoj
Longeco 44 km
Akvokolekta areo 1 126 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 300 m
Enfluejo Lago de Thun
- Alteco 558 m
Geografio
Alfluantoj Simme k. aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Katastrofo de la svisa armeo redakti

Ĵaŭdon la 12-an de junio 2008 dronis en Kander 5 soltatoj de 3-a aersekuriga kompanio de Svisa Armeo, dum ekzerco kun oficiroj kaj suboficiroj, kiuj per aergomboatoj volis malsuprenveturi la danĝeregan riveron al la lago de Thun. La komandanto de la grupo en aŭtuno 2009 de svisa armetribunalo estis kondamnita al trijara malliberejpuno por mortigo pro neglektemo.

Vidu ankaŭ redakti