Kandidata solvaĵo

En optimumigo (branĉo de matematiko), kandidata solvaĵo estas membro de aro de eblaj solvaĵoj al la donita problemo. Kandidata solvaĵo ne devas esti verŝajna aŭ modera solvaĵo al la problemo. La spaco de ĉiuj kandidataj solvaĵoj estas nomata kiel la farebla regiono aŭ la farebla areo.

Je la genetikaj algoritmoj, la kandidataj solvaĵoj estas la individuoj en la loĝantaro, kiu estas evoluigata per la algoritmo.