La Kanjona pipiloBruna pipilo, Pipilo fuscus, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanjona pipilo
Kanjona pipilo
Kanjona pipilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
Specio: P. fuscus
Pipilo fuscus
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas indiĝena de malaltaj areoj el Arizono, suda Koloradio, kaj okcidenta Teksaso en Usono suden al nordokcidenta Oaxaca en Meksiko, ĉefe evitante marbordojn kie estas ĉefe habitato de la parenca Kalifornia pipilo.

La taksonomio de la grupo de la pipiloj al kiu tiu specio apartenas estas ankoraŭ pridisputata. Je pli alta nivelo, kelkaj fakuloj lokigas la pipiloj en la familion de Fringedoj. Ene de tiu genro, estis disputo pri ĉu la Kanjona pipilo estas distinga specio el la Kalifornia pipilo, Pipilo crissalis, kiu troviĝas en marbordaj regionoj el Oregono kaj Kalifornio en Usono tra Baja California en Meksiko. Ĝis nun molekula genetiko ŝajne setligis tiun konsideron favore la disigon de la specio.

Example alt text
Notu la naturan kamufladon.

La natura habitato de la Kanjona pipilo estas arbustaroĉaparalo. Ili loĝas en sekaj kaj varmetaj lokoj, en dezertoj, en makisoj kaj en montararbaroj, kie ekzistas arbustoj aŭ subkreskaĵaro. Ties kaŝema kutimaro kaj senmarka aspekto signifas ke ĝi ne estas unu el plej bone konataj birdoj de la regiono. Ĝi estas ĉirkaŭ 20–25 cm longa kaj diketa, kaj havas rimarkinde longan voston. Ĝi estas terbruna, kun iome helaj subaj partoj kaj iome pli malhela kapo kun ruĝeca krono (escepte birdoj de centra Meksikio kiu havas kronon samkoloran kiel la dorso); estas ankaŭ iome ruĝeca areo subvosta, same kiel ĉe la parenca Kaliforniua pipilo. Estas malmulta seksa dimorfismo. Estas iom hela kolumstrio.

La Kanjona pipilo manĝas surgrunde aŭ en malalta arbustaro pli ol en la arbokanopeo. Ĉe homaj setlejoj, Ĝi estas ofte vidata en aŭtohaltejoj, kie ĝi manĝas insektojn el la autokradoj kaj kaŝiĝas subaŭte kiam estas ĝeno.

Referencoj redakti

  • Johnson, R. R., kaj L. T. Haight. 1996. Canyon Towhee (Pipilo fuscus). In The Birds of North America, No. 264 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, kaj The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.
  • Howell, Steve N. G., kaj Sophie Webb. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.

Eksteraj ligiloj redakti