Kankrokanono estas muzika palindromo, tio estas kanono, kiu retroen same sonas kiel antaŭen. Unu voĉo muzikas la melodion antaŭen, la alia voĉo ĝin prezentas malantaŭen, do kiel kankro. Plua formo estas la spegula kankrokanono, je kiu la kantistoj aŭ muzikistoj sidas unu vidalvide de la alia kaj devas komenci sur la malaj anguloj de la sama notfolio.

Fama kankrokanono troviĝas en Musikalisches Opfer de Johann Sebastian Bach.

La motivon de kankrokanono poste ankaŭ prezentis M. C. Escher ludeme en grafika formo.

Eksteraj ligiloj redakti