Kanono de Flandrio

La Kanono de Flandrio konsistas el sesdek kulturaj, sciencaj kaj historiaj ankropunktoj (nomataj "fenestroj") kiuj formas nuntempan Flandrion, uzeblaj kiel subtenon kaj en edukado kaj en la kunteksto de integriĝo de enmigrantoj kaj ankaŭ "funkcii kiel kontribuo al la kolektiva memoro, kaj al la dialogo inter ĉiuj loĝantoj"[1] kaj fortifiki la flandran identecon[2]. Tiu ĉi kanono estas projekto en kiu la flandra registaro kronologie kompiligis eventojn, datojn, personojn, tradiciojn, librojn, objektojn kaj artaĵojn por pli forte reliefigi la historion de Flandrio[3]. Sendependa komisiono de spertaj fakuloj elektis 60 flandraj "fenestroj" (akropunktoj) kiuj atentas pri politiko, kulturo, arkeologio, ekonomio, sciencoj, ekologio kaj sporto[4] kiel ekzemple:

  • Migrado en Flandrio

Kritiko redakti

La flandra asocio de instruistoj pri historio kaj kulturstudoj (VVLG) deklaris ke la kanono "donas malveran bildon de la pasinteco de Flandrio"[5]. Post ĝia publikigo en majo 2023, la gazetaro tamen ricevis plejparte pozitivan reagojn kaj diversaj grupoj estis agrable surprizitaj pro la inkludo de elementoj de toleremo kaj diverseco[6].

Tamen, kritikistoj indikis - laŭ sia opinio - malekvilibrojn en la kanono kiel ekzemple ke mankas konataj historiaj figuroj, inkluzive de Patro Damiano, Paul van Ostaijen kaj la gefratoj Daens, kiuj estis protagonistoj en la romano de la flandra verkisto Louis Paul Boon.

Literaturo redakti

De Canon van Vlaanderen in 60 vensters, 300 paĝoj, eld. Borgerhoff & Lamberigts. ISBN 9789463939232

Vidu ankaŭ redakti

Flandrio

Flandraj Primitivuloj

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo

Referencoj redakti