KantabrioKantabrujo (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo en la nordo de Hispanio. Ĝi konsistas el nur unu provinco, Kantabrio. Ties ĉefurbo kaj plej loĝata loko estas Santandero.

Kantabrio
hispane Cantabria
aŭtonoma komunumo
Oficiala nomo: Aŭtonoma Komunumo Kantabrio
hispane Comunidad Autónoma de Cantabria
Ŝtato Hispanio Hispanio
Montaro Kantabra Montaro
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Ĉefurbo Santandero
Areo 5 326 km² (532 600 ha)
Loĝantaro 593 861 (2012)
Denseco 111,5 loĝ./km²
Aŭtonomeco 11-a de januaro 1982
Gvidantaro Registaro de Kantabrio
Prezidanto María José Sáenz de Buruaga

(ekde 5-a de julio 2023) (Regionisma Partio de Kantabrio)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-CB
Oficiala lingvo hispana
Situo de Kantabrio enkadre de Hispanio
Situo de Kantabrio enkadre de Hispanio
Situo de Kantabrio enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Cantabria
Retpaĝo: www.cantabria.es

Kantabrio situas en la Kantabra Kornico, inter la samnomaj Kantabra Maro kaj Kantabra Montaro, laŭ nomo de antikva popolo kantabroj. Ĝi estas najbara al regionoj Asturio, Kastilio kaj Leono kaj Eŭskio. Ĝi estas mara kaj monta regiono kun oceana klimato tre influita de Atlantiko, kio estigas abundan plantaron.

Kantabrio estas arkeologie tre riĉa regiono kun prahistoria arto de Malfrua Paleolitiko. En la municipo Santillana del Mar estas la mondfama kaverno Altamira, kun prahomaj pentraĵoj de 37 000 antaŭ Kristo,[1] agnoskite de Unesko kiel Monda heredaĵo, kune de pliaj 9 kantabraj kavernoj.

La nuna provinco Kantabrio originis kiel fiksita ento la 28-an de julio 1778 en la Kunsidejo de Puente San Miguel.[2][3][4][5] Per la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio, aprobita la 30-an de decembro 1981, Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo kaj akiris proprajn instituciojn por memregado.

Loknomo redakti

La unua referenco al loknomo Kantabrio aperis en teksto skribita en la jaro -195, fare de la Romia historiisto Katono la pli maljuna, kiu parolas pri la fonto de la rivero Ebro, en la lando de la kantabroj:

 
 [...] la rivero Ebro: tiu fontas el inter la kantabroj; granda kaj bela, fiŝabunda. 
— Marcus Porcius Cato Censoriu. Origines. -195.

Post tiu unua mencio aperis multegaj aliaj, ĉefe pro la eko de la Kantabraj militoj de kantabroj kontraŭ Romio en la jaro -29. Hodiaŭ oni konas ĉirkaŭ 150 menciojn de tiu ĉi popolo en helenaj kaj Romiaj tekstoj.

Ekzistas diversaj teorioj pri la vortdeveno de la loknomo Kantabrio. Pluraj fakuloj (Isidoro de Sevilo, Julio Caro Baroja, Aureliano Fernández-Guerra, Joaquín González Echegaray, Adolf Schulten, ktp.) multe pridebatis kaj, kvankam oni ne tutcertas pri ĝi, estas plej akceptite, ke Kantabrio venas de la radiko kant-, kiu kelteligure signifas rokoŝtono, kaj la sufikso -abr, kiu estas ofta en la keltaj regionoj kaj signifas "loĝanto". Laŭ tiu ĉi teorio, kantabro signifas "loĝanto de la rokoj, de la montoj" aŭ simple "montano", kio estas klara referenco al la kruta kaj monta teritorio de Kantabrio. Alia ebla interpreto estas disiĝo je kant- kaj -briga, kiu ankaŭ devenas el kelta lingvo kaj kies signifo estas "fortikaĵo", do ankaŭ tiukaze Kantabrio estus "rokfortikaĵo".[6]

Kantabrio ankaŭ delonge ricevas la nomon La Montaña, tio estas, La Monto en la hispana, pro ties monta reliefo. Krome, la karesnomo La Tierruca (La Landeto) estas tre populara ekde fino de la 19-a jarcento. La uzo de sufiksoj -uco kaj -uca (simila al -et- en Esperanto) estas tipa parolmaniero de Kantabrio.

Geografio redakti

Klimato redakti

Danke al Golfa Marfluo, Kantabrio kaj aliaj regionoj en la Kantabra Kornico estas pli varmaj ol aliaj areoj en sama latitudo, kiel Nov-Skotlando, en Kanado. En Kantabrio ekzistas malseka oceana klimato kun agrabla somero kaj freŝa vintro. La jara pluvkvanto estas ĉirkaŭ 1200 mm ĉe la marbordo kaj ĝis 2400 mm en la montaj areoj. La averaĝa temperaturo estas 14 °C. Ofte neĝas en la plej altaj areoj de Kantabrio inter oktobro kaj marto. En la plej altaj montoj de Picos de Europa (pli ol 2500 m) ekzistas neĝujoj, kiuj ne fandiĝas eĉ dum la somero. La plej sekaj monatoj estas julio kaj aŭgusto, sed ĉiam ekzistas pluvoj kaj la temperaturo ne estas tro alta. La klimato ankaŭ ŝanĝas de unu komarko al alia. Ekzemple, en komarkoj malproksimaj de la maro, kiel LiébanaCampoo, ekzistas interŝtupa kontinenta-mediteranea klimato.

La influo de la monteca reliefo de Kantabrio estas rimarkinda rilate al ties klimato, ĉar ĝi estas la plej grava kaŭzo, pro kiu aperas specialaj meteorologiaj fenomenoj en Kantabrio hispane konataj kiel suradas (suraĵoj), kune de la efekto de feno: la vento el sudo blovas forte kaj seke kaj tial ju pli ĝi proksimiĝas al marbordo, des pli ĝi iĝas varma. Tio provokas mankon de pluvoj kaj malaltiĝon de la relativa aera humideco. En la sudaj valoj trans la Kantabra Montaro tute malsamas: tie ĉi la vento estas pli freŝa kaj humida, kaj ankaŭ eblas pluvi. Ĉi tia situacio pli abundas en aŭtuno kaj vintro, kiam la temperaturo eksterordinare povas altiĝi ĝis 20 gradoj. Tial estas iomete oftaj incendioj kaŭzitaj de ĉi tia vento, ekzemple tiu, kiu bruligis la urbokernon de Santandero en vintro de 1941.

Reliefo redakti

 
Monteca panoramo. Ju pli oni avancas suden kaj forlasas la marbordon, des pli la montoj iĝas krutaj.

Kantabrio estas kaj monta kaj mara regiono. Pro ĝia monteca reliefo, 40% el la teritorio estas pli alta ol 700 metroj, kaj triono el la tuta teritorio estas kruta je deklivo plia ol 30%.[7] Jen en Kantabrio oni konstatas tri malsamajn areojn:

  • Marborda zono: Norde, marborda strio-forma areo larĝa je ĉirkaŭ 10 Km kaj rare pli alta ol 500 metroj, hispane konata kiel La Marina (La Mara). Ties limo kun la maro estas fliŝo. Ĉi tial ekzistas krutaj klifoj rompitaj nur de la enmarejoj de la riveroj, kiuj estigas enfluejojn kaj strandojn. En la kantabra marbordo elstaras la Golfo de Santandero.
 
Interkrutejo La Hermida
  • Monta zono: Meze, montaro plejparte el kalkoŝtono influita de karstaj fenomenoj. Tiun parton oni nomas hispane La Montaña (La Monto). La montoj formas profundajn valojn kun granda dekliveco de la grundo, sur kiu fluas torentecaj riveroj eroziantaj kaj mallongaj pro la proksimeco inter ties elŝprucejoj kaj la maro. La valoj kvazaŭ kreas naturajn distriktojn, tial oni normale citas multajn lokojn rilate al ties situo en iu konkreta valo. En la orienta parto de Kantabrio estas mezalta montoĉeno paralela al la marbordo, kun altecoj inter 600 kaj 1000 metroj kaj longa je 15-20 kilometroj. La plej altaj montoj estas troveblaj laŭmezure kiel oni rigardas sudokcidenten, kie estas la dividpunkto, en kiu diferencas la riveroj enfluantaj en la Biskajan Golfon, la apartenantaj al la baseno de la rivero Doŭro kaj la apartenantaj al tiu de la rivero Ebro. Ĝenerale tiuj ĉi montoj superas la altecon de 1500 metroj kaj la plej altaj estas tiuj en Picos de Europa, kiuj estas en la plej sudokcidenta parto de Kantabrio. La plejparto el tiuj lastaj superpasas la altecon de 2500 metroj kaj tie la efekto de la glaciaroj estas plej facile rekonebla. La plej alta monto estas Torre Blanca (2619 metroj), en la limo inter Kantabrio kaj la provinco Leono, sed delonge oni konsideras la monton Peña Vieja (2617 metroj) tiu plej alta en Kantabrio pro tio, ke ĝi estas tute ene de la regiona limo.[8]
  • Campoo kaj la sudaj valoj: Ĝi ampleksas la plej sudan parton de la regiono. La klimato estas pli kontinenta, simile al tiu en la Norda Altebenaĵo kaj centra Hispanio. En ĝi pli kaj pli abundas la pireneaj kverkoj pro malkreskanta aktiveco de kampa kultivado.

Riveroj redakti

 
Akvofalo en la elfluejo de la rivero Asón.
 
Rivero Camesa en la municipo Valdeolea.
 
Estuaro de la rivero Escudo en San Vicente de la Barquera.

La kantabraj riveroj estas mallongaj kaj havas rapidan daŭran akvofluon, multfoje pro la granda dekliveco de la tereno inter ties elŝprucejo kaj la maro. Krom la rivero Ebro, ĉiuj havas fludirekton ortan al la maro kaj kvankam ili neniam sekiĝas, ties meznombra trafluo estas malgranda (20 m³/s) kompare al la aliaj riveroj de la Ibera Duoninsulo. La rapideco de ilia akvo estigas egan erozion kaj kreas V-formajn valojn, kiuj estas ofte troveblaj en la tuta Kantabra Kornico. Ĝenerale la valoj bonstatas, sed ekzistas kreskanta homa influo.

Jen la ĉefaj riveroj laŭ akvokolekta areo:

La 2175-metra monto Tres Mares (hispane: tri maroj), en la distrikto Campoo-Los Valles, ĉe la limo kun provinco Palencio, markas naturan limon de la tri akvokolektaj areoj. Ĉe tiu ĉi monto elfluas la riveroj Híjar, Pisuergo kaj Nansa, kiuj enfluas respektive en Mediteraneon, Atlantikon kaj la Kantabran Maron. Krom Kastilio kaj Leono, Kantabrio estas la ununura aŭtonoma komunumo en Hispanio, kies riveroj fluas en la tri marojn ĉirkaŭ la Ibera Duoninsulo.

Flaŭro redakti

La diversaj altecoj de la grundo en la regiono, inter la marbordo kaj 2600, faras, ke la vegeta diverseco estu tre granda kaj tial ekzistas vasta nombro da biotopoj. En Kantabrio kreskas specoj kun folioj abundaj kaj deciduaj, ekzemple kverkoj kaj fagoj. Tamen, ekde praa tempo la homa agado estis favora al kreo de paŝtejoj, kie la brutaro paŝtiĝu, tial do ili abundas en Kantabrio.

 
Panoramo de montapasejo en Alisas. La paŝto-kampoj miksiĝas kun eŭkalipto-plantejoj kaj malvastaj indiĝenaj arbaroj el kverkoj kaj fraksenoj.

En la suda parto de Kantabrio, en la limo kun la Norda Altebenaĵo, ekzistas miksa pejzaĝo kun sekaj vegetaĵoj pro la influo de seka klimato de Kastilio kaj Leono. Alia faktoro por diverseco estas la limo kun la mediteranea biogeografia areo, kiu estigas specojn kiel verdajn kverkojn (ileks-kverkojn) aŭ okcidentajn arbutojn, kiuj kreskas en kalkŝtonaj kaj sekaj grundoj.

En Kantabrio konstateblas pluraj flaŭraj areoj:

  • La marborda terstrio, kie multas la sablejoj kun dunoj sen pluraj vegetaĵoj. En la klifoj estas herbecaj plantoj ekskluzivaj al ĉi tiuj lokoj.
  • La Marina, (La Mara) areo inter la maro kaj la unuaj montoj kun 500 metroj, konsistis pratempe el aroj da deciduaj arboj kun diversaj specoj: frakseno, tilio, laŭro, avelujo, acero, kverko, poplo, betulo, ktp. En la riverbordaj kampoj vivis alnoj kaj salikoj. Nuntempe preskaŭ ĉiuj el ĉi tiuj arbaroj malaperis kaj nur restis kelkaj dise en lokoj, kie terkultivado ne estas bone realigebla. Anstataŭe, nun estas paŝto-kamparoj tre fruktodonaj pro la favora klimato, kiuj vivtenas la ruran ekonomion de Kantabrio. Apud ili estas grandegaj plantejoj el eŭkaliptoj por la paper-industrio, pri kies avanĝatoj diversaj voĉoj ekdiskutas.
 
Panoramo de la Kantabra Montaro (maldekstre) kaj la marborda zono (La Marina) kun la urbo Santandero (fone dekstre), vidita de la monto Alto de Brenas (579 m) en Riotuerto.
  • En la mez-alte montaj areoj, inter 500 m kaj 1100 m, estas arbaroj el kverkoj tigfruktaj kaj tigfoliaj), ĉefe en la montoflankoj kun la plej granda nombro da horoj de sunlumo. En la umbraj areoj kaj ĉefe super 800 m plej oftas la fagaroj kaj ankaŭ aperas ileksoj, kiuj donas manĝeblajn fruktojn dum la vintro, kio estas la unusola vivtenilo por multaj bestoj. Super 1200 m ĝis 1800 m, en neĝaj areoj, la plej oftaj arboj estas betuloj.
  • En la sub-alpa tavolo, jam tre alte, la vegetaĵoj estas makisoj kaj herbecaj plantoj kiel graminacoj, kiuj tre gravas al brutistoj ĉar ili estas paŝtaĵo por la bovoj kaj ĉevaloj.

Oni ankaŭ devas mencii la propraĵojn de la areo Liébana, en kiu, pro ties mikroklimato proksima al tiu mediteranea, kreskas korkokverkoj, vinberujoj kaj olivarboj, kiujn malmulte difektis la homa influo.

La alia malsama areo estas Campoo, en la sudo de Kantabrio, kie estas vastaj arbaroj da pireneaj kverkoj, kaj kie la terkultivado ne estas grava. Plie, ankaŭ ekzistas grandaj rearbarigoj el arbaraj pinoj en la malkrutaj montoflankoj.

Naturaj rezervejoj redakti

 
Naturrezervejoj en Kantabrio.

Kvankam la areo de Kantabrio ne estas tiel granda kiel aliaj provincoj en Hispanio, en ĝi ekzistas sep naturrezervejoj (inter ili, unu nacia parko):

  1. Nacia Parko Picos de Europa
  2. Naturparko Collados del Asón
  3. Naturparko Dunoj de Liencres
  4. Naturparko Masivo de Peña Cabarga
  5. Naturparko Oyambre
  6. Naturparko Saja-Besaya
  7. Naturparko Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel

La plej grava naturrezervejo estas la Nacia Parko Picos de Europa, kiu ampleksas ankaŭ parton de la montaro Picos de Europa en Kastilio kaj Leono kaj Asturio. Ankaŭ estas 8 Protektitaj birdaj areoj (PBA[9]): Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel, Estuaro de Ajo, Liébana, Interkrutejo La Hermida, Peña Sagra, Montaro de Híjar, Montaro de Cordel, krom gravaj lokoj ĉe elfluejoj de la riveroj Nansa kaj Saja, la Baraĵlago de Ebro kaj Gorĝoj de Ebro, en direkto al la provinco Burgoso. Plie, ekzistas 21 Lokoj de Komunuma Gravo (LKG[10]), interalie, pluraj riveroj, dunaroj, marĉaroj kaj montaroj.

Loĝantaro redakti

 
Aĝo-piramido de la kantabra loĝantaro laŭ la censo en 2006.
 
Demografia mapo. Loĝantoj laŭ urboj kaj vilaĝoj; censo de la jaro 2005.

Laŭ la censo de la jaro 2013, en Kantabrio loĝas 588 638 homoj (1.26% el la popolnombro de Hispanio). La loĝdenso estas 113.37 loĝ./km².

Kompare al la aliaj aŭtonomaj komunumoj, la loĝantaro de Kantabrio nur estas pli granda ol tiuj de Rioĥo (321 780) kaj la aŭtonomaj urboj Ceŭto (80 570) kaj Melilo (76 034). En la 50 hispanaj provincoj, Kantabrio estas la 28-a, laŭ loĝanto-nombro en 2009.

Kompare al aliaj hispanaj regionoj, migrado en Kantabrio ne estis tiel forta: en la jaro 2007, 5.7% el la loĝantoj de Kantabrio estis fremduloj, sed en tuta Hispanio la nombro estas 11%. La plej grandaj fremdogrupoj estis kolombianoj, rumanoj, ekvadoranoj, peruanoj, moldavoj kaj marokanoj, laŭ tiu ordo de plinombreco.[11]

La meza vivo-longeco estas 75 jaroj por viro, kaj 83 jaroj por virinoj. En Hispanio ĝi estas 76.9 por viroj kaj 83,6 por virinoj.[12]

La marbordo estas la plej loĝata areo. La ĉefaj loĝlokoj estas la ĉefurbo Santandero (182 926 loĝantoj) kaj la urbo Torrelavega (industria urbo kun 56 143 loĝantoj). Ambaŭ konsistigas la Metropolan areon Santandero-Torrelavega.

Ankaŭ rimarkindas la kazo de Castro Urdiales. Kvankam ĝia oficiala popolnombro estas 32 374 homoj[13] (kaj tiel ĝi estas la trie plej loĝata loko en Kantabrio), pro ĝia proksimeco al aglomeraĵo de Bilbao ĝia fakta popolnombro estas eĉ duobla (tiel la urbo parte funkcias kiel satelita urbo).

Laŭ la nombro de loĝantoj en la jaro 2011, la plej grandaj municipoj estas jenaj:[14]

  1. Santandero (179 921 loĝantoj)
  2. Torrelavega (55 553 loĝantoj)
  3. Castro Urdiales (32 374 loĝantoj)
  4. Camargo (31 556 loĝantoj)
  5. Piélagos (22 223 loĝantoj)
  6. El Astillero (17 675 loĝantoj)
  7. Laredo (12 206 loĝantoj)
  8. Santa Cruz de Bezana (11 776 loĝantoj)
  9. Los Corrales de Buelna (11 623 loĝantoj)
  10. Santoña (11 465 loĝantoj)
  11. Reinosa (10 177 loĝantoj)

Historio redakti

Prahistorio redakti

 
Ordon-bastono kun truo kaj gravurita imago de cervo, kiu estis trovita en la kaverno El Castillo.

La unua ekzisto de homoj en la Kantabra Kornico datiĝas je antaŭ 200.000 jaroj (Paleolitiko). La tiamaj Homo erectus establiĝis dum periodo inter glacialo kaj ekorganizis sin per preskaŭ-nomadaj klanoj el ĉasistoj-kolektistoj. Tiam ili ekfaris pugnokojnojn. Du la Vurma Glaciepoko, la neandertalaj homoj ekloĝis en kavernoj kaj plibonigis diversajn ŝtonajn ilojn, kiujn poste pleje bonigis la Homo sapiens dum Malfrua Paleolitiko. La arto kreita de la kavernaj homoj estis trovita en multegaj kavernoj en Kantabrio (Altamira, El Castillo, La Pasiega, Las Monedas, Covalanas, Hornos de la Peña, El Pendo, ktp.). La tiamaj homoj gravuris, skulptis kaj pentris, reprezentante ĉasaĵojn (cervoj, ĉevaloj, bizonoj, boacoj), geometriajn kaj simbolajn motifojn, sed ili malofte starigis imagojn de homoj aŭ siaj kontraŭuloj kaj malamikoj.

La Neolitika revolucio (apero de la unuaj brede kaj agrikulture produktantaj socioj) komenciĝinta en Mediteraneo atingis la Kantabran Kornicon malfrue kaj tial ĝi restis marĝena teritorio, kie dum longa tempo kunvivis ĉasistoj-kolektistoj kaj bredistoj-agrikulturistoj. En la tiama kulturo elstaris megalitoj, kio estis ligita al transmigra brutobredado.

Kantabraj militoj kaj Romia konkero redakti

 
Reproduktaĵo de ferepoka kantabra vilaĝo, en Argüeso.

La Romia Imperio trovis en Kantabrio la kantabrojn. Ili estis klana socio sen politika unueco, vivanta en fortikaĵoj en altaĵoj kaj ofte disrabanta najbarajn popolojn en la Norda Altebenaĵo por ekvilibrigi sian delikatan ekonomion. La imperiestro Aŭgusto Cezaro decidis konkeri la teritorion pro diversaj kialoj: la mineblaj riĉo-fontoj, la deziro elkonkeri la tutan Iberion kaj propra politika kaj milita honoro. Tial li komencis la dekjarajn Kantabrajn militojn en la jaro -29. La Romia konkero kaj romanigo de Kantabrio estis malfrua, neplena kaj baziĝis je nur bredado kaj ekspluato de minoj. La romianoj kreis tial komunikajn vojojn cele al eksportado tra la marbordaj havenoj. La ununuraj gravaj urboj estis Juliobriga kaj Flaviobriga. Kiam la Romia Imperio malaperis en la 5-a jarcento, la praa kantabra socio iĝis ree vigla kaj sendependa.

Frua Mezepoko redakti

 
La Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana estas grava pilgrima celpunkto por kristanoj ekde Mezepoko. En ĝi estas la plej granda Lignum Crucis kaj en ĝi ankaŭ Beato de Liébana verkis en la 8-a jarcento la libron Komentarioj pri Apokalipso.

La reakirita kantabra sendependeco de la kantabroj daŭris ĝis la invado de la visigota reĝo Leovigildo de 574, kiu fondis malfortan regnon en la sudo de la Kantabra Montaro. Tie aperis la Duklando Kantabrio, kies ĉefurbo estis Amaya. La unuaj kristanaj misiistoj Emiliano de la CogollaToribio de Astorgo ne sukcesis estigi efikan kristanigon. Komence de la 8-a jarcento, la islama invado de Iberio atingis la ĉefurbon Amaya kaj instigis gravan migradon al nordo de Iberio. Tiu subita alveno de novaj loĝantoj plu ŝanĝis la tiamajn kantabrajn sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn strukturojn.

En 722 la epokfara venko de Don Pelajo kontraŭ araboj en la Batalo de Covadonga permesis la kreon de la Reĝlando Asturio, kiu iĝis politika centro laŭ kiu la kantabra socio plu evoluis. Tiel ekaperis vilaĝoj en la valoj kaj la agrikultura ekonomio ekbaziĝis je la kultivo de greno, vito kaj fruktoj. Krome, la disvastiĝo de kristanismo instigis la adopton de feŭdismo kiel politika sistemo kaj multaj religiaj aŭtoritatoj kaj senjor-landoj estis kreitaj ĉirkaŭ la unuaj monaĥejoj: ekzemple, temploj kaj sanktuloj Sankta Toribio de Liébana, Sankta Maria de Piaska, Sankta Juliana, Emeterio kaj Celedonio, Sankta Petro de Cervatos kaj Sankta Marteno de Elines.

Malfrua Mezepoko redakti

 
La ĉemara kirko de Sankta Maria de Castro Urdiales estas simbolo de prospero de la havenaj urbetoj dum la Malfrua Mezepoko.
 
En la mara batalo de La Rochelle en 1372, Kastilio venkis Anglion per kantabraj ŝipoj kaj akiris la kontrolon de la Manika Markolo.

La ekspansio de la kristanaj regnoj per la Rekonkero faris, ke la politika centro iĝis pli kaj pli suda kaj tial la teritorioj en la Kantabra Kornico restis ne tre interesaj. Tamen, tiu intereso revigliĝis en la 12-a jarcento, kiam la Reĝlando Kastilio donis specialajn rajtojn al diversaj marbordaj urbetoj (nome San Vicente de la Barquera, Santandero, Laredo kaj Castro Urdiales). Tial komenciĝis grava komerco de lano inter Kastilio kaj la nordo de Eŭropo tra la kantabraj havenoj. La havenaj urbetoj travivis prosperan periodon kaj kreskon kaj tiam ekaperis la unuaj konstruaĵoj kaj katedraloj laŭ la gotika arkitekturo. Tiu prospero kondukis al fondiĝo de la Ligo de la Kvar Urbetoj de la Marbordo en Kantabrio, kaj la posta Ligo de la Marĉoj (1296) kun aliaj urbetoj ĉe la Kantabra Maro, kiu milite helpis Kastilion je la konkero de andaluzaj urboj dum la 13-a jarcento.

Grava krizo dum la 14-a jarcento kondukis al militoj de partioj (guerras de bandos) instigitaj de diversaj nobelaj familioj, kiuj politike kontrolis Kantabrion. La atakoj estis celaj al pluigo de aristrokrata povo kaj ekonomia kaj politika kontrolo. La konflikto estis solvita de la unuiga reĝa aŭtoritato de la Katolikaj Gereĝoj.

Dum Mezepoko Kantabrio estis administre dividita kaj organizita laŭ konsilioj (nunaj municipoj), unioj, valoj, ktp. kaj poste laŭ rego de du ŝtataj koregidoroj kaj ties ago-areoj: unu por Asturio de Santillana, Campoo kaj Liébana, kaj unu alia por la Kvar Urbetoj kaj Trasmiera.

Moderna epoko redakti

 
Urbo Santandero, en pentraĵo de Joris Hoefnagel de la fino de la 16-a jarcento. Tiu ĉi estas la plej malnova bildo de la urbo.

En la 15-a jarcento, en fino de Mezepoko, Kantabrio estis plu administre kaj politike disiĝinta ento. En la 16-a jarcento, la konsekvencoj de tiu manko de unueco iĝis pli akraj. La ekonomio de la havenaj urboj estis katastrofe afektita de la milita konflikto de la Habsburgoj kaj la pluaj malsategoj kaj damaĝbestoj inter la fino de la jarcento kaj la komenco de la 17-a jarcento. Krome, la kultivo de novaj plantoj elportitaj el Ameriko, tre speciale maizo, plibonigis la tiame malriĉan dieton kaj instigis grandan plinombriĝon de la loĝantaro dum la 18-a jarcento. Komerco iĝis pli kaj pli grava ekde inaŭguro de la "Vojo de la farenoj", per kiu en 1753 Santandero estis konektita al Norda Altebenaĵo (norda centro de Kastilio) kaj tiel iĝis ties plej grava haveno.

La projektoj unuigi la diversajn kantabrajn teritoriojn iĝis pli fortaj en la fino de la Moderna epoko. Tiaj projektoj estis apogitaj de du flankoj. Unue, la plej tradicia flanko estis la Partio de la Kvar Urbetoj (cele al imposta pag-escepto) aŭ la Provinco de la Naŭ Valoj, kiu poste iĝis la Provinco Kantabrio de 1778. Alia flanko estis tiu ligita al la burĝo de Santandero. Tiu ĉi lasta grupo estis plej apogita kaj kondukis al la kreo de la Provinco Santandero en 1801, kiu estis daŭre kaj finfine adoptita en 1833 kadre de la teritoria divido de Hispanio de Javier de Burgos.

19-a jarcento redakti

 
Duoninsulo La Magdalena kun la Palaco de La Magdalena. Ĝi estas simbolo de la prospera burĝo de la ĉefurbo Santandero.

Dum la 19-a jarcento komenciĝis procezo kiu formis la nunan Kantabrion:

  • De administra vidpunkto, Kantabrio iĝis unuo kiel Provinco Santandero. Tamen, la komunikaj problemoj inter la subregionoj de Kantabrio ne estis solvitaj.
  • De ekonomia vidpunkto, la komerco prosperis en la ĉefurbo Santandero ĝis la dua duono de la jarcento, kiam la komerco kun Ameriko iĝis pli malgrava. Tiam la ekonomio evoluis al nova kampo: bova bredado kaj minado estis la unua paŝo enkonduka al industria kresko dum la 20-a jarcento.
  • De socia vidpunkto, dum la 19-a jarcento burĝo superregis sed ankaŭ ekaperis mezaklasuloj kaj malmulta laborista klaso. La montaj valoj kaj vilaĝoj suferis fortan elmigradon kaj ties loĝantoj amase ekloĝis la marbordojn kaj la industriajn urbojn (Golfo de Santandero, Valo de Besaya, estuaro de la rivero Asón kaj Castro Urdiales) kaj migris eksterlanden (ĉefe al Ameriko kaj Andaluzio).
  • De politika vidpunkto, la dinastia liberalismo iĝis plej forta post kreo de la provinco. Tio faciligis alternan povo-ŝanĝon dum la Burbona restaŭrado en Hispanio (1874) kaj la plua politika kontrolo de kacikoj. En la urboj iĝis plej forta ankaŭ respublikismo kaj en la fino de la jarcento ekaperis la unuaj laboristaj organizaĵoj.

20-a jarcento redakti

La ŝanĝoj komenciĝintaj en la 19-a jarcento iĝis pli kaj pli rapidaj kaj profundaj, kaj la Provinco iĝis Aŭtonoma Komunumo en 1983.

  • De loĝantara vidpunkto, la subita malplinombriĝo en la montaj kaj valaj areoj de Kantabrio iĝis klare memvidebla. La loĝantaro koncentriĝis pli kaj pli en la marbordo kaj en la plej grandaj urboj.
  • De ekonomia vidpunkto, en industrio plifirmiĝis lakto-produktado, fiŝkaptado, kemia industrio kaj metalurgio dum la unua duono de la jarcento kaj poste oni eniris en daŭran krizon ĝis la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam la industrio renoviĝis.
  • De socia vidpunkto, proletoj iĝis pli kaj pli multnombraj, kio kreis grandan malsamon inter la industriaj kaj kamparaj areoj en la 1930-aj jaroj. Tiaj malsamoj akriĝis ankoraŭ pli dum la Hispana Enlanda Milito. La malapero de industrio ekde la lasta triono de la jarcento ŝanĝis la profilon de Kantabrio al pli socia-profesia modelo kaj malmultnombriĝis la kampara loĝantaro. Tio plej impulsis la servan sektoron. Krome, ekde la 1960-aj jaroj, oni pli kaj pli investis en turismo, kiu restis en la regiono tre dependa de turismaj sezonoj.
  • De politika vidpunkto, en la unua triono de la jarcento aperis la unuaj demokratiaj movadoj, kiuj kondukis al la Dua Hispana Respubliko. La diktatoreco Frankismo malaperigis ĉiujn demokratiajn organizaĵojn kaj ties ekonomia kaj politika povoj baziĝis je jamaj kacikaj strukturoj. Kadre de la Hispana transiro al demokratio komenciĝinta en 1975, kantabrismo iĝis plej aktiva kaj Kantabrio iĝis Aŭtonoma Komunumo en 1983 laŭ propra statuto de aŭtonomeco. Kantabrio estis plejmulte ideologie konservisma kaj travivis pluan kaj traŭmatigan malaperon de sia industrio.

Regado kaj administrado redakti

Politiko redakti

La Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio (regiona konstitucio), aprobita je la 30-a de decembro 1981, proklamas, ke Kantabrio kaj ĝiaj institucioj emas respekti kaj la bazajn rajtojn kaj la homan liberecon, impulsante kaj firmigante la kantabran disvolviĝon en demokratia etoso.

 
Fasado de la Parlamento de Kantabrio, en Santandero.

La Parlamento de Kantabrio estas la ĉefa institucio de la sinrego de tiu ĉi aŭtonoma komunumo, kaj estas kiu oficiale reprezentas la kantabran popolon. Nuntempe ĝi konsistas el 39 deputitoj, kiuj elektiĝas laŭ universala kaj rekta baloto per libera kaj sekreta voĉdono.

La ĉefaj okupoj de la parlamento estas la jenaj: leĝfarado, aprobi la regionan buĝeton, impulsi kaj kontroli la agadon de la registaro, kaj pludisvolvigi la povojn transdonitajn de la Hispana Konstitucio, la Statuto de Aŭtonomeco kaj aliaj superleĝoj.

La Prezidanto de Kantabrio estas la plej grava reprezentanto de la aŭtonoma komunumo kaj ene de ĝi kaj por la Hispana Ŝtato. Li estras, direktas kaj kunordigas ties agojn. La prezidanto estas elektita de la anoj de la regiona parlamento, post konsulto al la tie estantaj politikaj partioj, kaj nomumita de la hispana reĝo. La prezidanto prezentas sian agad-programon al la parlamento mem kaj devas esti apogita per absoluta plimulto aŭ, en dua voĉdono, per simpla plimulto.

La Registaro de Kantabrio estas la organo, kiu direktas la politikan agadon kaj havas la plenuman kaj leĝan povojn, akorde kun la Hispana Konstitucio, la kantabra Statuto kaj la ekzistanta leĝaro. La Registaro konsistas el la Prezidanto, la Vicprezidanto (al kiu la Prezidanto provizore povas transdoni siajn plenumajn kaj reprezentantecajn funkciojn) kaj la Deputitoj, kiuj estas elektitaj kaj eksigitaj de la Prezidanto.

La oficperiodo daŭras kvar jarojn. Post kelkaj periodoj kun la rego de la dekstra Popola Partio (PP), inter 2003 kaj 2011 la kantabra registaro estas estrita de koalicio inter la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC) kaj la Hispana Laborista Socialisma Partio (PSOE). Ekde 2011 la prezidanto de Kantabrio estis Ignacio Diego (PP).

Voĉdonoj redakti

La voĉdonoj de la aŭtonoma komunumo Kantabrio okazas ĉiun kvaran jaron, samtempe de la municipaj voĉdonoj. Per ili oni elektas la deputitojn de la Parlamento de Kantabrio. La 39 parlamentanoj estas elektitaj per universala kaj rekta baloto laŭ libera kaj sekreta voĉdono. La unua voĉdono de la Parlamento de Kantabrio okazis la 8-an de majo 1983, post la aprobo de la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio en decembro 1981.

En la plej frua periodo, la Registaro de Kantabrio estis estrita de la Popola Partio (PP, kantabra sekcio) kaj la partio Unio por la Progreso de Kantabrio (UPCA, estrita de Juan Hormaechea). Post voĉdono de 2003 kaj ĝis 2011, la registaro estis koalicio de la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC) kaj la kantabra sekcio de la Hispana Laborista Socialista Partio (PSC-PSOE). Dum tiu periodo Miguel Ángel Revilla (PRC) estis prezidanto kaj Dolores Gorostiaga (PSC-PSOE) estis vicprezidanto. En la voĉdono de 2011 la Popola Partio sukcesis atingi unuafojan absolutan plimulton (20 deputitoj) kaj ties kandidato Ignacio Diego iĝis prezidanto de Kantabrio.

De vidpunkto de politika ideologio, Kantabrio estas konservisma komunumo kompare al aliaj en Hispanio. La konsevismaj partioj (plej elstare, la Popola Partio) ĉiam venkas en voĉdono per granda plimulto, kvankam per koalicioj aliaj partioj sukcesis igi siajn kandidatojn membrojn de la registaro. Kaj en la kamparaj areoj kaj ĉefe en la ĉefurbo Santandero, la loĝantaro estas precipe konservisma. Industriaj areoj, kun loĝantaro pli juna (ekzemple Torrelavega kaj Reinosa), estas tie, kie la aliaj partioj ricevas pli da voĉdonoj, sed ankoraŭ ili estas tre malmultaj kompare al konservismaj partioj.

Jen la rezultoj de la voĉdonoj de la Parlamento de Kantabrio de la jaroj 2003, 2007 kaj 2011:

Komunuma voĉdono, 25-a de majo 2003
Partio Voĉdonoj % Seĝoj
PP 146012 42,43 % 18
PSC-PSOE 102918 29,91 % 13
PRC 67003 19,47 % 8
Komunuma voĉdono, 27-a de majo 2007
Partio Voĉdonoj % Seĝoj
PP 141926 41,52 % 17
PRC 98702 28,87 % 12
PSC-PSOE 83163 24,33 % 10
Komunuma voĉdono, 22-a de majo 2011
Partio Voĉdonoj % Seĝoj
PP 156199 46,12 % 20
PRC 98731 29,15 % 12
PSC-PSOE 55220 16,31 % 7

Oficialaj simboloj redakti

Administra organizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Kantabrio.
 
Mapo de Kantabrio kun municipa divido.

En Kantabrio estas 102 municipoj. Unu municipo ofte enhavas plurajn loĝitajn lokojn kaj kvartalojn. Municipo havas municipdomon, kiu ofte estas en vilaĝo aŭ urbo sam-noma je municipo. Escepte, pro malmulteco de loĝantoj (malpli ol 250), du etaj municipoj (Tresviso kaj Pesquera) ne havas propran registaron: en ili oni organizas lokan asembleon, kiu agas kiel registaro (hispane, concejo abierto, t.e. "malferma kunsido").

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de Kantabrio.

Ekonomio redakti

 
Sidejo de la Banko Santandero, en la urbo Santandero.

Laŭ la hispana INE (Instituto pri Statistiko), en la jaro 2007 la Malneta Enlanda Produkto po kapo en Kantabrio estis 23377 eŭroj (en Hispanio averaĝa kvanto estas 23396,[15] kaj en 25-landa Eŭropa Unio ĝi estis 29455 eŭroj). La Malneta Enlanda Produkto estis 4.1%; en tuta Hispanio ĝi estis 3.9% dum sama periodo[16] En la dua triono de la jaro 2011, senlaboreco estis 14,8% de la laborforto, kompare al 20.89% de tuta Hispanio.[17]

Ekde la jaro 1994 Kantabrio ekonomie konverĝas al pli disvolviĝintaj regionoj de Eŭoropo, danke al disvolvo-monhelpo, kiun Kantabrio ricevis kiel regiono je Celo 1 ene de Eŭropa Unio.[18] Post konstanta ekonomia kresko kaj ŝanĝoj en kriterioj por inkluzivi regionon je Celo 1, ekde 1999 Kantabrio ne plu estas tia regiono kaj iĝis 2-cela. Post transa periodo inter Celo 1 kaj 2, en 2007 monhelpo de Eŭropa Unio malkreskis je 46.2%.[19] Kiel regiono je Celo 1, Kantabrio ricevis ĉiujare pli ol 30 milionoj da eŭroj.[4]

En Kantabrio la malkreskanta unuaranga sektoro laborigas 5.8% el la laborforto. Ĉefaj ekonomiaj aktivecoj estas, agrikulture, bova bredado, produktado de lakto kaj viando kaj terkultivado (ĉefe, maizo, terpomo, legomoj furaĝoj); plie gravas fiŝkaptado kaj minado de zinko kaj ŝtono.

En la duaranga sektoro laboras 30.4% el la laborforto. Elstaras siderurgio, manĝaĵo-industrio, kemia industrio, paperindustrio, tekstila industrio, medikamentoj, industriaj kaj transportaj produktoj, interalie. Konstruado iĝas pli kaj pli malaktiva, sed ĝi plu estas la plej aktiva agado en tiu ĉi sektoro.

En la kreskanta triaranga sektoro laboras 63.8% el la laborforto. Turismo estas pli kaj pli grava, plej kreskante en kamparaj areoj. Inter la bankoj fonditaj en Kantabrio, elstaras Caja Cantabria (en banka grupo Liberbank ekde 2011) kaj, ĉefrole, la Banko Santandero kreinta la Grupon Santandero, kun pli ol 129 000 laborantoj, 66 milionoj de klientoj, 102 000 filioj kaj 2.4 milionoj de akciuloj en la tuta mondo. La Grupo Santander estas unu el la dek plej grandaj financ-institucioj de la mondo, kaj ĝi estas la plej granda banko en Eŭrozono.

Transporto kaj komunikiĝoj redakti

 
La konstruo de grandaj komunik-infrastrukturoj estas komplika pro la same komplika reliefo. En la foto videblas la Ponto de Montabliz, inter la vilaĝoj Molledo kaj La Pesquera, ĉe la aŭtoŝoseo A-67. Ĝia alteco estas 145 m, tiu plej granda en Hispanio.[20]

La plej grava impliko kaj malhelpo en konstruo de komunik-infrastrukturoj en Kantabrio estas la reliefaj bariloj, tio estas, ĉefe krutaj montoj, en ĉiu direkto-akso: oriento-okcidento, norda marboro-sudo aŭ inter-vala komunikado. Konstruo kaj subteno de infrastrukturo estas tial tre multekosta. Laŭ la Ministerio de Disvolvado de Hispanio, Kantabrio havas 2.393 km da ordinaraj ŝoseoj kaj 206 km da aŭtoŝoseoj.

 
Panoramo de la Haveno de Santandero.

La Flughaveno de Santandero estas la ununura flughaveno en Kantabrio regule uzita de veturantoj. De la jaro 2003 ĝia nombro de traveturantoj ege multiĝis pro establo de fluglinio Ryanair.[21] En 2013 ekzistis linioj inter Santandero kaj 11 urboj en Hispanio kaj 7 en eksterlando.

Sume, la plej gravaj komunikaj infrastrukturoj en Kantabrio estas jenaj:

Aŭtoŝoseoj kaj ties tra-iraj municipoj

Aŭtoŝoseo Km Sekcio Ĉefaj vilaĝoj kaj urboj en Kantabrio
    Aŭtoŝoseo de la Kantabra Maro 602 Iruno-Santiago de Baamonde Castro Urdiales, Laredo, Solares, Torrelavega, Cabezón de la Sal, Unquera
  Aŭtoŝoseo de la Altebenaĵo 203 Santandero (Raos)-Venta de Baños Santandero, Torrelavega, Los Corrales de Buelna, Reinosa
  S-10 16 Solares-Santandero Solares, El Astillero, Maliaño, Santandero
  S-20 22 Bezana-Santandero (El Sardinero) Santandero, Santa Cruz de Bezana
  Ronda de la Bahía 12,2 Peñacastillo-San Salvador Santandero, Camargo

Amaskomunikiloj redakti

En Kantabrio ĉiutage estas prese eldonitaj du ĵurnaloj: El Diario Montañés kaj Alerta Cantabria, sed plie ekzistas multegaj aliaj eldonaĵoj, ĉu ĉiusemajnaj, aŭ ĉiumonataj, ktp. La ĉefaj ŝtataj radistacioj elsendas en lokoj kiel Santandero, Torrelavega, Castro UrdialesReinosa, sed ankaŭ ekzistas multaj lokaj radistacioj. Nuntempe ne estas regiona televidstacio kreita per registara investo, sed ja ekzistas lokaj privataj televidoj (plej elstare pro vasta servareo, televidstacioj Canal 8DM kaj TeleBahía). Ekzistas ja regiona centro de TVE (ŝtata publika televido), kiu elsendas nur dum mallongaj periodoj kaj ĉefe programojn kaj teleĵurnalojn specife por Kantabrio.

Kulturo redakti

Literaturo kaj lingvo redakti

La hispana lingvo estas la oficiala lingvo de Kantabrio. La orienta teritorio de Kantabrio estis parte lulilo de la hispana lingvo. En la okcidenta areo kaj en la Valo de Pas kaj Valo de Soba estas ankoraŭ restaĵoj de la kantabra lingvo. Tamen, la kantabra lingvo estas nek oficiala nek agnoskita lingvo de la Registaro de Kantabrio kaj ĝi estas tute nekonata de granda plimulto de la loĝantaro.

En literaturo, plej elstaris la poligrafo Marcelino Menéndez Pelayo, kiu dediĉis sin ĉefe al la historio de ideoj, la kritiko kaj historio de la hispanlingva literaturo. Krome, ankaŭ rimarkindas Gerardo Diego, poeto de la Generacio de la 27-a. Nuntempe, la plej sukcesa verkisto estas Álvaro Pombo.

Monumentoj kaj muzeoj redakti

Universitatoj redakti

 
La Palaco de La Magdalena esta sidejo de la someraj kursoj de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo (UIMP).

Festoj redakti

 
Karnavalo La Vijanera en Silió.

En Kantabrio oni celebras multajn festojn, kiuj estas origine kristanaj kaj dum kiuj oni honoras sanktulon aŭ sanktan patronon de vilaĝo aŭ municipo. Tamen ekzistas ankaŭ pluraj festoj, kiuj estas origine antaŭkristanaj, tio estas, ĉefe keltaj, kaj kiuj plu ekzistas en la tradicia folkloro. La plej abundaj festoj okazas ĉirkaŭ la festotagoj de Sankta Johano la Evangeliisto kaj Sankta Mikelo.

La duan dimanĉon de aŭgusto oni celebras en Cabezón de la Sal la Tagon de Kantabrio. Dum tiu ĉi festo okazas pluraj tradiciaj aranĝoj: tradiciaj sportoj (kegloludo kaj ŝtontirado), foiro, dancoj kaj kantoj. Krome, la 28-an de julio oni celebras la Tagon de la Institucioj de Kantabrio en Reocín.

Kelkaj festotagoj estas celebrataj en la tuta komunumo kaj aliaj estas limigitaj nur al unu aŭ malmultaj vilaĝo. Jen listo de la festoj plej konataj, kiuj ofte allogas vizitantojn el tuta Hispanio:

Kuirarto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kantabra kuirarto.
 
Sobao pasiego.

La natura medio tre influas la kantabran kuirarton, kiu havas trajtojn komunajn al najbaraj regionoj en la Kantabra Kornico. Pro la geografia diverseco de Kantabrio, oni uzas ampleksan aron de ingrediencoj: abundegas fiŝoj kaj marfruktoj el la Kantabra Maro, riveraj fiŝoj kiel salmoj kaj trutoj, legomoj kaj bova viando. Tre konataj pladoj estas cocido montañés (varmaĵo el fazeoloj kaj brasiko kiel bazaj ingrediencoj), cocido lebaniego (simila al tiu ĉi sed el kikeroj ) aŭ marmita (tinuso kaj legomoj) inter multaj aliaj. La uzo de lakto en dolĉaĵoj kiel quesada pasiegasobao spegulas la gravecon de produktado de lakto en Kantabrio.

Mitaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kantabra mitologio.

La Kantabra Kornico, en norda Iberio, estas abunda je mitologioj. La komunumoj ĉe la Kantabra Maro, tio estas, Galegio, Asturio, Kantabrio kaj Eŭskio kunhavas samajn kulturajn kaj historiajn trajtojn, kaj tial pluraj mitaĵoj de la kantabra mitologio estas komunaj al mitaroj de tiuj najbaraj regionoj. La plej konataj kaj centraj estaĵoj estas ojáncanu kaj anjana, kiuj respektive simbolas malbonon kaj bonon. Referencoj al la kantabra mitaro aperas ofte en la literaturo kaj festoj de Kantabrio.

Simboloj redakti



Notoj kaj referencoj redakti

  1. El Diario Montañés (2012). Las pinturas paleolíticas de Cantabria son “las más antiguas de la historia de la humanidad” (hispane). Alirita 12-06-2011.
  2. Baró Pazos, Juan; Manuel Vaquerizo Gil. (1994) “Fuentes de Derecho Histórico de Cantabria. Ordenanzas de Gobernación. Ordenanzas Generales. Ordenanzas de la Asamblea de la Provincia de Cantabria. 28 de julio de 1778”, Instituciones Históricas de Cantabria, 1‑a eldono, Santander, Cantabria: Universidad de Cantabria, p. 104. 84-8102-082-6.
  3. Casado Soto, José Luis. (1979) La provincia de Cantabria notas sobre su constitución y ordenanzas, (1727-1833). Santander: Universidad de Cantabria, p. 88. 843001389X.
  4. Ayuntamiento de Reocín. Día de Las Instituciones (hispane). Arkivita el la originalo je 2014-01-15. Alirita 2014-01-19.
  5. Boletín Oficial de las Cortes Generales. Senado. (1979). Proposición de ley sobre cambio de denominación de la actual provincia de Santander por Cantabria (hispane). Alirita 19-10-2009.
  6. (1993) Los Cántabros, 3‑a eldono, Santander: Editorial Estudio, p. 277. ISBN 84-87934-23-4.
  7. Comisión Europea (1999). Cantabria en la Comunidad Económica Europea. (hispane). Arkivita el la originalo je 2007-04-27. Alirita 12-04-2007.
  8. Mendikat :: Torre Blanca ( 2.619 m ). Arkivita el la originalo je 2014-01-15. Alirita 2014-01-19.
  9. Programa de Vigilancia Ambiental del Plan Nacional de Regadios. Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Ministerio de Agricultura, Pesca y Alimentación (M.A.P.A.) Alirita je 2007-06-09.
  10. Biodiversity: Lugares de Importancia Comunitaria. Arkivigite je 2011-02-21 per la retarkivo Wayback Machine Ministerio de Medio Ambiente. Alirita je 2007-06-09.
  11. Datumoj pri migrado en Kantabrio dum la periodo 2004-2006 Arkivigite je 2007-06-21 per la retarkivo Wayback Machine (Icane)]
  12. MOS, Monda Organizaĵo pri Sano. Life Tables for WHO Members States [1], World Health Statistics 2007 Highlights and Tables[2]
  13. Datumoj de la hispana instituto pri statistiko INE en la jaro 2007
  14. Datumoj de INE 2011. Arkivita el la originalo je 2012-11-29. Alirita 2021-08-13.
  15. ICANE. Arkivita el la originalo je 2011-11-22. Alirita 2021-08-13.
  16. Invertia (28-03-2007). Murcia, Cantabria, País Vasco y Galicia lideraron crecimiento PIB en 2006 (hispane). Alirita 14-09-2007.
  17. ICANE
  18. Same, inter 1992 kaj 1993, Kantabrio estis Regiono je Celo 2 kaj 5b (inter 1991 kaj 1993). [3] Arkivigite je 2007-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  19. El Diario Montañés (20-12-2006). El Parlamento regional aprueba el presupuesto de Cantabria para 2007, que alcanza los 2.194 millones de euros (hispane). Alirita 14-09-2007.
  20. El Diario Montañés (2007). El coloso de la A-67 toma cuerpo. (hispane). Alirita 12-04-2007.
  21. El Diario Montañés (2007). El volumen de pasajeros aumentó un 148% en los últimos cuatro años. (hispane). Alirita 23-04-2007.