Kantelo (finne kantelekannel, estone kannel) estas nacia ludilo de Finnlando kaj ĝi estas konata kordinstrumento ankaŭ en aliaj landoj apud la Balta Maro.

Kantelo
Kantelo
Kantelo
Koncerta kantelo kun 38 kordoj.
Klasifiko Kordinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj Kannelo, kokleso, kankleso
vdr

Strukturo kaj historio redakti

La tradicia kantelo havas kvin kordojn, kiujn oni fiksis sur la ligna framo kaj la malsupra flanko estas malferma. Pli novan tiel nomatan dulignan kvin-kordan kantelon oni unue grifelas kaj poste oni metas eĥokovrilon sur ĝin. Poste oni kreis multajn malsimilajn akustikajn kaj elektrajn kantelojn en sama muzikilo-familio.

Nuntempe la kantela muziko vivas kaj iomete plimultiĝas la kvanto de ludantoj. La evoluo komenciĝis pro la laboro de Kannelliitto de la 1970-aj jaroj kaj ĝi daŭras nun pro la kunlaboro de muzikistoj, muziklernejoj, firmajoj kaj asocioj.

La plej malnovaj pruvoj pri tiaj instrumentoj (i.a. finna kantele, estona kannel, latva kokles [kuokles], litova kanklės kaj rusa гусли [gusli]) eble estas arkeologiaj trovoj el la jaroj 900-1400 en Velikij Novgorod kaj en regionoj Opole kaj Gdańsk en Pollando.

La kantelo estas muzikinstrumento de Väinämöinen en la Kalevala, finna popola poemo (40a al 42a kantoj) kie la heroo konstruas ĝin el kranio de monstra ezoko.

Finna kantela muzeo (finne: Suomen kantelemuseo) situas en la urbo Jyväskylä.

Eksteraj ligiloj redakti