Kantiko estas, en la pli vasta senco de la vorto, religia himno.

Laŭ pli strikta difino, kantiko estas biblia himno, kiu devenas de alia libro ol la Psalmaro. Ekzemploj de tiaj kantikoj (kiujn oni uzas en la liturgio de la horoj) estas la tri laŭdkantoj de Zeĥarja (Luk 1, 68-79), de Maria (Luk 1, 46-55) kaj de Simeon (Luk 2, 29-32).