Kantono Clark (Vaŝingtonio)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kantono Clark.

Kantono Clark [klark] (angle: Clark County) estas administra unuo en la suda parto de Vaŝingtonio, Usono. Ĝia administra sidejo situas en ĝia plej granda urbo, Vankuvero, kiu estas la plej granda norda antaŭurbo de Portlando, de kiu ĝin apartigas la fluo de Kolumbio. La surfaca areo de la kantono estas 1 700 km², el kio 72 km² estas akvo. En 2000 la usona censo trovis 345 238 loĝantojn en la kantono.

Kantono Clark
kantono
kantono de Vaŝingtonio [+]

LandoUsono
SubŝtatoVaŝingtonio

ĈefurboVancouver
- koordinatoj46° N, 122° U (mapo)45.77-122.48Koordinatoj: 46° N, 122° U (mapo)
Areo1 700 km² (170 000 ha) [+]

Loĝantaro503 311 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco296,07 loĝ./km² [+] [+]

Kantono Clark (Vaŝingtonio) (Tero)
Kantono Clark (Vaŝingtonio) (Tero)

Map
Kantono Clark

Vikimedia Komunejo:  Clark County, Washington [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

 
William Clark (1770-1838)

Kantono Clark kreiĝis la 3-an de septembro 1849 el parto de la Oregona Teritorio, kaj origine ampleksis la tutan parton de tiu teritorio norde de Kolumbio. Ĝia nomo venis de la esploristo William Clark, kiu kun la Ekspedicio de Lewis kaj Clark vizitis la regionon de la nuna kantono en decembro, 1805.

Setlejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Kantonoj de Vaŝingtonio

Eksteraj ligiloj redakti

(anglalingvaj)