Kantono Washington (Rod-Insulo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Washington.

Kantono Washington estas unu el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia plej granda urbo estas South Kingstown.

Washington (Rod-Insulo)
Mapo
Mapo de Rod-Insulo kun Washington emfazita
Situo en Rod-Insulo
Situo de Rod-Insulo en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1729
Ŝtato Usono
Subŝtato  Rod-Insulo
Ĉefurbo
Plej granda urbo South Kingstown
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1.458 km²
862 km²
596 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

123.546
143 / km²
Nomita laŭ: George Washington
vdr

Ĉar kantonoj en Rod-Insulo ne havas administran funcion, la kantono ne havas oficialan ĉefurbon.

Washington estas la plej suda kantono de la substato kaj neformale nomata South County (suda kantono). La plej suda punkto estas insulo Block Island, ĉ. 20 km for de la bordo.

La kantono estis fondita en 1729 kun la nomo King's County. En 1781 ĝi ricevis sian nunan nomon.

La urboj de Washington

Urboj redakti

Washington estas dividita al naŭ urboj:

  • Charlestown
  • Exeter
  • Hopkinton
  • Narragansett
  • New Shoreham
  • North Kingstown
  • Richmond
  • South Kingstown
  • Westerly

Rezervejo redakti

Indianoj de la tribo Narrangansett havas rezervejon en la teritorio de urbo Charlestown.

 
Lumturo sur Block Island

Naturparkoj redakti

En la teritorio de Washington situas kvar protektataj areoj (el kvin en la subŝtato):

  • Nacia besto-rifuĝejo de Block Island, sur la samnoma insulo. Fondita en 1973.
  • Nacia besto-rifuĝejo John H. Chafee. Fondita en 1988 sub la nomo Pettaquamscutt Cove.
  • Nacia besto-rifuĝejo Ninigret. Fondita en 1970.
  • Nacia besto-rifuĝejo Trustom Pond. Fondita en 1987.