Kanulo estas tubeto, kiu utilas en medicino al aldono aŭ depreno de likvaĵoj de la homa aŭ besta korpo, ofte per helpo de injektilo. La fino de la kanulo estas ofte oblikve detranĉita, por ke la tubeto faru nur etan vundon en la haŭto. La injektado estus pli dolora se oni uzus normalan tubeton[1][2].

Kanulo
Kanulo kaj ties pligrandigita pinto
Flexile - it is inserted into a vein, and a transfusion or dropper, for example, is attached to the cannula.

La kanulon karakterizas la ekstera diametro.

Specifa formo de kanulo estas la kaphava formo, ĉe kiu la pinto ne estas tranĉa, sed provizita per kapeto. Tiuj ĉi kanuloj uzatas por injekti medikamentojn en la ekzistantajn aperturojn kaj malfermitajn vundojn, sen vundigo de la histoj. Oni uzas tiujn ofte ĉe kronikaj vundoj[3].

Referencoj redakti

  1. Children with Tracheotomies Resource Guide, by Marilyn K. Kertoy, page 15 (Google book search)
  2. Dorland's Illustrated Medical Dictionary
  3. Vita Needle - Typical Cannula Points