Kaoko-DezertoKaokoveld estas marborda dezerto kaj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), tersupraĵa ekoregiono el la sudafrik-dezerta ekoprovinco de la afrotropisa ekozono. Ĝi etendiĝas norde de Namibo kaj situas en norda Namibio kaj suda Angolo. La limon de tiu dezerto konstituas Uniab-Rivero, kvankam foje tiu ĉi estas konsiderita ene de ĝi. Biome la ekoregiono apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "Namibo-Karuo-Kaoko-Dezertoj".

Kaoko-Dezerto
Kaokoveld
dezerto
Landoj Angolo Angolo, Namibio Namibio
Koordinatoj 24° 45′ 07″ S 15° 16′ 35″ O / 24.75194 °S, 15.27639 °O / -24.75194; 15.27639 (mapo)
Areo 45 700,0 km² (4 570 000 ha)
Biomo Dezertoj kaj kserofitaroj
Klimato Arida klimato
Situo de la ekoregiono
Situo de la ekoregiono
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo: Kaokoveld

Priskribo redakti

Kaoko-Dezerto kovras 45 700 kvadratajn kilometrojn laŭlonge de la marbordo de norda Namibio kaj suda Angolo. Ĝi okupas strion kiu larĝas ĉirkaŭ 100 km inter 13º kaj 21º S, ekde la marbordo de Atlantika Oceano ĝis Granda Eskarpo, kie ekas la landinternaj altebenaĵoj de Suda Afriko. La ekoregiono norde limtuŝas la angolajn mjombarojn, oriente la namiban arbosavanon kaj sude Namibon.

Kaoko-Dezerto ricevas malpli ol 100 mm da jarpluvo, plejparte en formo de pluvegaj ŝtormoj somere, inter oktobro kaj marto. Tiu ĉi rekonilo diferencigas ĝin de la najbara Namibo tuj suden, kie la pluvo ĉefe falas vintre.

Flaŭro redakti

 
Velviĉio.

La plimulto de la ekoregiono konsistas el kampoj de senvegetaĵaraj dunoj. En la sudo troviĝas dissemitaj ekzempleroj de Salsola nollothensis (amarantacoj), Ectadium virgatum (apocinacoj), Merremia multisecta (konvolvulacoj) kaj Indigofera cunenensis (fabacoj). Ĉirkaŭ la dunoj troviĝas maldensaj herbejoj de stipagrosto kaj eragrosto. Oriente abunde Kaokochloa nigrirostris (poacoj).

En la norda parto estas malpli da vegetaĵaro. Okulfrapa estas la dorna arbusto nomita nara (Acanthosicyos horrida; kukurbacoj), kiu fiksas la sablon kaj kiu kreas amasojn altajn de ĝis du metroj.

Laŭlonge de la marbordo troviĝas vastaj etendaĵoj de ŝtoneca dezerto kie la sola vegetaĵaro estas la likenoj. En la salaj strandoj vegetas halofitoj : Salsola zeyheri, Sesuvium, Suaeda fruiticosa, Scirpus littoralis, Asthenatherum forskalii...

Sur la rokaj substratoj vegetas sukulentoj kiel Lithops ruschiorum, Sarcocaulon mossamedense kaj Othonna lasiocarpa.

En la pli humidaj ejoj, kiel la riverejoj de la periodaj riveroj, troviĝas ĉefa diverseco de plantoj, kiel la sukulentoj de la genroj Salsola kaj Zygophyllum, kaj aliaj plantoj kiel Faidherbia albida, Balanites welwitschii, Colophospermum mopane, Maerua schinzii, Odyssea paucinervis, Phragmites australis, Typha latifolia, Scirpus dioicus, Scirpus littoralis kaj Juncellus laevigatus.

Sed la planto kiu estas la plej rimarkinda en tiu dezerto estas velviĉio (Welwitschia mirabilis), unu el la plantaj la plej maloftaj en la mondo.

Faŭno redakti

El la bestoj kiuj riskiĝas en la dezerto distingiĝas la afrika elefanto (Loxodonta africana), la nigra rinocero (Diceros bicornis) kaj la ĝirafo (Giraffa camelopardalis). Ankaŭ ĉeestas la Hartman-zebro (Equus zebra hartmannae), la granda kuduo (Tragelaphus strepsiceros), la saltema antidorko (Antidorcas marsupialis), la gazela retkornulo (Oryx gazella), la Kirk-antilopo (Madoqua kirkii), la impalo (Aepyceros melampus petersi), la leono (Panthera leo), la gepardo (Acinonyx jubatus), la kurtorela otociono (Otocyon megalotis), la ĥama vulpo (Vulpes chama), la bruna hieno (Hyaena brunnea) kaj la nigradorsa ŝakalo (Canis mesomelas).

Tri specioj tre specife dezertaj estas la orflava galerelo (Galerella flavescens), Gerbillurus setzeri (musedoj) kaj Myotis seabrai (kiropteroj).

229 specioj da birdoj vivas en la ekoregiono, la plimulto estas limigitaj al la zonoj pli humidaj. El la plej bone adaptitaj distingiĝas la graja alaŭdo (Ammomanes grayi), la rupela otido (Eupodotis rueppellii) kaj la bengela alaŭdo (Certhilauda benguelensis).

Endemiismoj redakti

La planto velviĉio estas endemia en tiu ekoregiono. Aliaj endemiaj plantoj estas Kaokochloa, Barleria solitaria, Indigofera cunensis, Merremia multisecta kaj Stipagrostis ramulosa.

El la birdoj, Estrilda thomensis (estrildedoj) estas endemia; ĝi nur troviĝas en Kunene-Valo. El la registritaj 63 reptiliospecioj en la ekoregiono, ok estas endemiaj : du lacertuloj, tri gekoj kaj tri skinkedoj.

  • Pedioplania benguellensis, lagarto tre rapida;
  • Palmatogecko vanzeyli, geko de meza grandeco kun granda kapo kaj tre grandaj okuloj.

Du el la naŭ specioj de araneoj ĉeestantaj en Kaoko-Dezerto estas endemiaj, kaj prezentas adaptaĵojn kiuj permesas ilin postvivi en la dunoj. Ankaŭ du el la kvar specioj de kamelaraneoj kaj tri el la dek tri skorpioj estas endemiaj. La kamelaraneo Ceroma inerme nutriĝas en la vadmaro.

Minacoj kaj konservado redakti

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La ĉefaj minacoj estas la ŝtelĉasado kaj la populareco de la turismo en ĉiuterenaj veturiloj. Alta pocento de la ekoregiono estas protektita.

  • En Namibio:
    • Nacia Parko Skeleto-Marbordo
  • En Angolo:
    • Rezervejo Mokamedes
    • Nacia Parko Iona

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj   Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Ĉado,   Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto   Eritreo,   Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj   Eritreo,   Etiopio,   Ĝibutio,   Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj   Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj   Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj   Jemeno,   Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj redakti