Kaoso de Montpellier-le-Vieux

La Kaoso de Antikva Montpeliero estas ruinosimila, turistaloga kalko-rokaro en franca departemento Aveyron.

Situo de Antikva Montpeliero

Geografio redakti

La rokaro en sudo de Centra masivo situas en oriento de la departamento sur la altebenaĵo de la Causse Noir - koordinatoj 44° 8′ 13″ N 3° 12′ 10″ O / 44.13694 °N, 3.20278 °O / 44.13694; 3.20278 (mapo)Koordinatoj: 44° 8′ 13″ N 3° 12′ 10″ O / 44.13694 °N, 3.20278 °O / 44.13694; 3.20278 (mapo).

Norde fluas rivero Tarn, sude situas la kanjono de Dourbie, okcidente troviĝas urbo Millau (kun sia konata viadukto).

 
Mikena pordego

La rokaro sternas sur proksimume 120 hektaroj. Kiel kalk-rokaro (pli precize dolomito) ĝi montras tre bizarajn formojn, kiuj el distanco similas al ruiniĝinta urbo, tial la nomo antikva Montpeliero. Tio montriĝis erara, kiam en 1870 oni konstruis vojon kaj la speleologo Edouard-Alfred Martel detale pristudis la rokaron.

Eksteraj ligiloj redakti