Kapablo

potenco atingi aŭ produkti ion; povo de individuo plenumi antaŭfiksitan agon aŭ plenumi difinitan rolon

Kapablo laŭ PIV estas la povo ion fari, havanta la ecojn aŭ plenumanta la kondiĉojn necesajn por fari ion, kaj la havo de pluraj valoraj specifaj lertoj kaj kompetentecoj por specifa taskaro. Ne nur individuoj havas kapablojn, sed same oni atribuas kapablojn al homaj grupoj aŭ socioj.

La koncepto "kapablo" en la filozofio redakti

Kapablo kaj eblo redakti

Laŭ Aristotelo la kapablo estu la aktiva povo ion krei, kontraste al la pasiva povo de akcepto de formebla aĵo. Ekzemplo:

  • Ceramikisto uzas sian aktivan povon, por el argilo (la pasiva akceptaĵo) krei vazon.

Ernst Bloch en sia verko "La principo espero" diferencigas la kapablon kiel aktivan povon de la pasivaj ebloj kiel situaciaj cirkonstancoj. Kaj la kapablo kaj la pasivaj ebloj devas interplektiĝi, por transformiĝi al reala ebleco. Tiun difinon li aplikas ankaŭ al la socia evoluo. Ekzemplo:

  • Por sociaj ŝanĝoj tio signifas, ke ne nur la socia situacio devas esti "matura" por ŝanĝiĝo, sed ke ŝanĝo nepre postulas aktivan loĝantaron, luktantan por tiu ŝanĝo. Ambaŭ partaj kondiĉoj devas esti plenumataj kaj interplektiĝi, alikaze nenio ajn okazas.

Laŭ Immanuel Kant en la verko "enkonduko en la kritikon de la juĝopovo" "ĉiuj kapabloj de la homa menso sen escepto" povas esti dividitaj en la tri kategoriojn

  • kapablo de kompreno
  • sento de emo kaj malemo, kaj
  • kapablo de pasio.

La koncepto "kapablo" en la sociologio redakti

kapablo kiel "enkorpigita kultura kapitalo" redakti

Laŭ Pierre Bourdieu kapablo estu komprenebla kiel "enkorpigita kulturo". Enkorpigita kultura kapitalo kune kun "objektigita kultura kapitalo" (ekzemple la posedo de libroj, bildoj aŭ aliaj kulturaĵoj) kaj "instituciigita kultura kapitalo" (titoloj kaj postenoj) kreu la "kultura kapitalo" de persono.

Literaturo redakti

  • Ernst Bloch: Das Prinzip Hoffnung ("la principo espero"), 3 volumoj, 1954-1959 ISBN 3-518-28154-2
  • Pierre Bourdieu, (1993): ĉapitro Ökonomisches Kapital - Kulturelles Kapital - Soziales Kapital. ("ekonomia kapitalo - kultura kapitalo - socia kapitalo") en la germanlingve publikigita libro Die verborgenen Mechanismen la Macht ("la kaŝitaj mekanismoj de la potenco"), paĝoj 49-80.
  • Immanuel Kant: Einleitung in die Kritik der Urteilskraft. Erste Fassung ("enkonduko en la kritikon de la juĝopovo, unua versio") rete germanlingve