Kapok-arbo , tiel oni nomas parencajn tropikajn speciojn Ceiba pentandraBombax ceibaBombax malabaricum, aŭ Salmalia malabarica), estas granda (ĝis 25 metrojn alta), falfolia (la folioj falas fine de januaro kaj post tiam ĝi ekfloras dum februaro) arbo kun 5-9-fingraj folioj kaj grandaj infloreskoj de floroj, blankaj ĉe iuj specioj, vigle ruĝaj ĉe la hindia specio Bombax ceiba, foje flavaj (la flavflora arbo estas rigardata de hinduoj kiel havanta miraklajn povojn) kaj kun kapsuloj enhavantaj multajn, flavajn oleoriĉajn grajnojn kaj sur la interna surfaco de ovario silkobrilajn, ofte flavecajn harojn, utiligitajn kiel remburaĵo por kusenoj, matracoj, naĝozonoj. (La planta lanugo, prenita el la kapsuloj de kapokarbo kaj parencaj arboj nomatas kapoko).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapok-arbo
Kapok-arbo plantita en Honolulu, Havajo
Kapok-arbo plantita en Honolulu, Havajo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Bombakoideoj Bombacoideae
Genro: Ceibo Ceiba
Ceiba pentandra
(L.) Gaertn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbo foje nomatas "flamo de la arbaro", kvankam tiu nomo devas estis rezervita je palao Butea monosperma. En Barato ties plej vulgara nomo estas simul, el sanskrito salmaliŝalmali kaj en la tradicio estas la arbo sub kiu la "Granda Patro" ripozis post kreado de l'mondo.

Uzoj redakti

En Afriko kapok-arbo ofte trovatas plantita en placoj de la vilaĝoj, en Hindio laŭ avenuoj kaj stratoj de la urboj, kie ties viglekoloraj floroj kaj ombrivo plaĉas. Kultivado facilas, ĉu per semoj ĉu per stikoj eblas planti ĝi en preskaŭ ĉia grundo, pro moleco de ties ligno protekto kontraŭ fortaj ventoj necesas.

La ligno uzatas en Barato por elfari alumetojn. Ĝi estas sufiĉe mola, tamen ĝi estis uzata en arĥitekturo: en Uzbekio, en plej malnova moskeo de la urbo Ĥiva la preĝsalono subtenatas de fortaj pilieroj el ulmoligno sed estas unu piliero el kapok-arba ligno alcele venigita el Hindio.

piliero el kapok-arba ligno

Fibroj de kapoko tro mallongas por ŝpinati kaj fari fadenojn sed ĝi estis multe uzata kiel kusenoremburaĵo.

La rezino Moĉarauzatas en la Ajurveda medicino

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti