Kappelen BE

komunumo de Svislando
Kappelen
Blazono de Kappelen
Blazono de Kappelen
Blazono de Kappelen
Preĝejo de Kappelen
Preĝejo de Kappelen
Preĝejo de Kappelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 3′ 40″ N 7° 16′ 5″ O / 47.06111 °N, 7.26806 °O / 47.06111; 7.26806 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 40″ N 7° 16′ 5″ O / 47.06111 °N, 7.26806 °O / 47.06111; 7.26806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1257
Areo 10,96 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 3273
Komunumkodo 0305
Mapo de Kappelen
Mapo de Kappelen
Mapo de Kappelen
vdr


Pri la komunumo redakti

Kappelen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1257 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Kappelen situas en la Berna Lagolando proksimume 10 kilometrojn sudsudoriente de la urbo Bielo, okcidente de la malnova fluejo de la rivero Aro, kiu estis kadre de la ĵurasa akvejokorekto fine de la 19-a jarcento sude de la komunumo alidirekto tra la Hagneck-Kanalo al la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la frakcioj Kappelen, konsistanta el Kappelen kaj Aarmatt, Bannmatt kaj Güetli, en sudo, kaj Werdthof en nordo, konsistanta el Werdthof, Unterer Werdthof kaj Oberer Werdthof.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,96 km², de kiuj 14,2% estas kovritaj de arbaro, 73,4% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kappelen limas en nordo al Worben, en okcidento al Lyss, en sudsudoriento al Aarberg, en sudo al Bargen, en sudsudokcidento al Walperswil, en sudokcidento al Bühl, en okcidentsudokcidento al Hermrigen, en okcidento al Merzligen, kaj en nordokcidento al Jens.

Trafiko redakti

En nordo pasas tra la komunumo la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Lyss al Soloturno kaj en sudo la kantona ĉefvojo nr-o 235 de Nidau al Aarberg. En nordo sur la komunuma teritorio ekzistas ankaŭ alveturejo al la svisa aŭtovojo A6. Per la buslinio de Bielo al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sur la terititorio de la komunumo situas la aerodromo Bielo-Kappelen kun la ICAO-kodo LSZP.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kappelen datiĝas el la jaro 1228 kiel Capella. Dum mezepoko Kappelen apartenis al la Grafoj de Neŭsatelo-Nidau. En la jaroj 1377 kaj 1379 ĝi estis akirita de la urba ŝtato Berno. Ĝis la konstruo de la Hagneck-Kanalo inter la jaro 1868 ĝis 1878 la teritorio de la komunumo estis regule inundita de la rivero Aro. En la jaro 1876 Werdthof estis atribuita al la komunumo Kappelen.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti