Kapsalon
Kapsalon (frizsalono) estas nederlanda manĝaĵo. Ĝi enhavas terpomfingrojn, turnkebabon aŭ ŝavarmon kaj ĝi havas tavolon de Gaŭdo-fromaĝo. Ĝi ofte ankaŭ havas ajlosaŭcon kaj sambalon.
Kapsalon | |||
---|---|---|---|
Ĉefaj ingrediencoj | Terpomfingroj, viando (turnkebabo aŭ ŝavarmo) kaj Gaŭdo-fromaĝo. | ||
Origino | Roterdamo, Nederlando | ||
Laŭ la komuna klarigo, la plado ekestis en 2003 kiam Nataniël Gomes, la posedanto de frizejo sur la Roterdama Schiedamseweg, havis lunĉan pladon kunmetitan en la ŝavarma butiko El Aviva iom pli for, enhavanta ĉiujn siajn plej ŝatatajn ingrediencojn. Ĝi iĝis regula mendo, kiu ricevis la nomon "frizsalono".