Kapsiketa saŭco estas akra saŭco farita el kapsiketoj kaj aliaj ingrediencoj kiel ekzemple legomoj, vinagro kaj spicoj. Ĝi estas uzata por pliakrigi manĝaĵon kaj doni al ĝi apartan guston. Kapsiketa saŭco povas esti farata per kuirado aŭ fermentado de la ingrediencoj, sed ankaŭ povas konsisti nur el krudaj ingrediencoj.

Diversaj specoj de kapsiketa saŭco en vendejo

Depende de la uzata speco de kapsiketoj kaj de la produktada maniero, la akreco de kapsiketaj saŭcoj povas multe varii.