Karabeno estas pafilo simila al fusilomuskedo, sed malpli longa kaj malpli potenca.

La etimologio de la vorto karabeno estas neklara. Eble ĝi devenas de

  • la araba vorto "karab", pulvoarmilo;
  • la malnova franca vorto escarrbin, kiu signifas certan skarabon, sed ankaŭ entombigiston; de tiu vorto kredeble devenas la franca termino carabin, kiu signifas anon de malpeza kavalerio, kaj kiu siavice eble transiris al la pafilo.
Karabeno Winchester, modelo 1873

Karabeno tradicie estas batalilo de la kavalerio, ĉar surdorse portata fusilo de normala longo estas ĝena dum rajdado. Multaj karabenoj vere estas mallongigitaj formoj de tradicia fusilo. Ĉar ili kutime uzas la saman municion kiel fusiloj, parto de la povo perdiĝas pro la malpli longa tubo. Sed ekzistas ankaŭ karabenoj speciale desegnitaj por alia municio, ekzemple pistola.

En la 19-a jarcento ekestis karabenoj kun duon-aŭtomata ŝargado (ripetaj). Fama ekzemplo estas la karabenoj de Winchester.