Karakaso

ĉefurbo de Venezuelo

Karakaso (hispane Caracas), aŭ Karako, estas milionurbo, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Venezuelo havanta ĉirkaŭ 4,2 milionojn da loĝantoj.

Karakaso
hispane Caracas
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Santiago de León de Caracas
Lando Venezuelo Venezuelo
Ŝtato Miranda
Regiono Ĉefurba Distrikto
Municipo Libertador Bolivarian
Montaro Venezuela Marbordo
Situo Karakaso
 - alteco 900 m s. m.
 - koordinatoj 10° 30′ N 66° 55′ U / 10.500 °N, 66.917 °U / 10.500; -66.917 (mapo)
Areo 1 930,0 km² (193 000 ha)
Loĝantaro 1 815 679 (2009)
 - de metropolo 5 196 514
Denseco 940,77 loĝ./km²
Fondita 25-julio 1567
 - fondinto Diego de Losada
Horzono UTC (UTC-4:30)
Poŝtkodo 1010-A
Telefona antaŭkodo 212
ISO-3166 VE-A
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Venezuelo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Caracas
Retpaĝo: www.alcaldiamayor.gob.ve
Map
Placo Francia en Altamiro
Vido al Karakaso el El Calvario
Katedralo de Karakaso

Geografio redakti

Karakaso troviĝas en la norda parto de la lando proksime de Kariba Maro en valo. Ĝia alteco estas ĉirkaŭ 900 metroj super la nivelo de la maro.

Historio redakti

La plej frue indiĝenaj popoloj vivis en tiu loko. Hispanoj fondis la urbon en la 1560-aj jaroj. Tiutempe la marbordo ne estis konvena pro oftaj atakoj de piratoj, tial konvena loko anonciĝis ĉe piedoj de altaj montoj. La loĝantoj kultivis kakaon. En 1811 oni deklaris la sendependecon en Karakaso. Tertremo detruis la urbon la 12-an de marto en 1812, sed ĝi poste rekonstruiĝis. En 1821 Simón Bolívar venkis la hispanojn. En mezo de la 20-a jarcento la urbo faris modernigan programon.

Ekonomio redakti

En Karakaso oni okupiĝas pri kemiaĵoj, teksaĵoj, ledo, kaŭĉuko, nutraĵoj, produktado de cemento, feraĵoj kaj lignoj.

Trafiko redakti

La sistemo de metroo nomiĝas "El metro", kiu konsistas ne nur metroo, sed ankaŭ estas aŭtobusoj. Karakaso havas internacian flughavenon, kiu troviĝas ĉe Maiquetia.

Klimato redakti

Karakaso havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 916 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas, sed la cetraj monatoj ne estas sekaj. La temperaturo estas stabile ĉirkaŭ 25 °C.

Kelkaj interesaj vidindaĵoj en Karakaso:

Servoj redakti

Konataj urbanoj redakti

En Karakaso mortis hungardevena skulptisto Éva Lőte.

Ĝemelurboj redakti

Panorama vido de Karakaso je aŭgusto 2007