Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri montaro en Centra Azio. Por informoj pri la samnoma historia urbo en Mongolio, vidu la artikolon Karakorumo (Mongolio).

Karakorumo estas la dua plej alta montaro de la tero, ofte konsiderata parto de Himalajo, sed efektive ĝi estas aparta montaro. Ĝi formas parton da la bordoj de Pakistano, Ĉinio, kaj Barato. Al ĝi apartenas la montego K2, la dua plej alta punkto en la mondo kaj la plej alta punkto de Pakistano. La montaro longas proksime 500 km, kaj havas la plej multajn glaĉerojn de ie ajn ekster la polusoj. 4 el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m situas en Karakorumo.

Karakorumo
Vido al K2.
Vido al K2.
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Ĉhokori (8 611 m)
Longeco 500 km
Areo 90 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Hindukuŝo
Pamiro
Kchun-lun
Himalajo
Subaj tutaĵoj Granda Karakorumo
Malgranda Karakorumo
Norda Karakorumo
Kontinento Azio
Situo  Pakistano
 Ĉinio
 Barato
Geografia situo 35° 53′ N, 76° 31′ O (mapo)35.88333333333376.516666666667Koordinatoj: 35° 53′ N, 76° 31′ O (mapo) f1
Map
Karakorumo
Akvejo Induso
Jarkando
vdr

Sude de Karakorumo situas la Tibeta Altebenaĵo, kaj norde situas la Vaĥana Koridoro.

Vidu ankaŭ redakti