La karbonila grupo estas duvalenta kemia kombinaĵo en la organika kemio, kiu estas konstruata el karbon- (C) kaj oksigenatomoj (O) per duoblaj ligoj. La karbonilgrupo estas konstruelemento de la organikaj acidoj, esteroj, anhidridoj, acil-halidoj, amidoj kaj funkcia grupo de ketonoj kaj aldehidoj. La karboksilacidoj kaj ties devenaĵoj (aldehidoj, ketonoj kaj kinonoj) estas grupe nomataj kiel karbonil-kombinaĵoj.

Ĉar la elektra afineco de la karbon- kaj oksigenatomo estas diferenca, tiel la elektronparoj –formantaj la duoblajn ligojn – situas pli proksime al la oksigenatomoj, tiel la elektronriĉa oksigeno iĝas negativ-ŝarĝa, dum la elektronmanka karbono iĝas pozitiva. Pro tiuj la molekuloj kun karbonilgrupo estas polaraj, la degel- kaj bol-punktoj estas pli altaj ol la hiderogenkarbonoj kun sama karbonatomo.

Ili bone solviĝas en polaraj solvantoj, ekz. en akvo. La karbonilgupo povas kemie reagi: la elelktronriĉajn reagentojn altiras la karbono, dum al elektronmankajn la oksigenatomo.

Al la karbonilgrupo de la aldehidoj kaj ketonoj povas ligiĝi alkil- aŭ aril-grupoj kaj hidrogenatomo. Tiuj grupoj apenaŭ influas la elektron-denson en la karbonilgrupo, tiel la proprecojn de la aldehidoj kaj ketonoj karakterizas la konduto de la karbonilgrupo. La karbonilgrupo aliĝas en la karboksiacidoj kaj ties devenaĵoj al halogen-, oksigen-, nitrogen- aŭ sulfurentena grupo. Tiuj atomoj influas la proprecojn de la karbonilgrupo kaj formas kune novajn, karakterizajn funkciajn grupojn.