Karcero estas mallarĝa kaj malluma ĉelo de malliberejo, kelkfoje eĉ subtera kamero por punitoj aŭ kondamnitoj.

Pli frue karcero estis universitata arestejo por universitatanaj ribelemuloj.

Karcero povas esti ankaŭ eta malliberejo.

Laŭ Francisko Azorín Karcero estas Malluma ĉambro por enteni punitojn aŭ kondamnitojn.[1] Li indikas etimologion el hebrea carcer (ĉeno) kaj de tie la latina carcer.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
  2. Azorín, samloke.