La kardeloj estas subfamilio CarduelinaeKardelenoj, unu el almenaŭ tri subfamilioj de la birda familio de Fringedoj, dum la aliaj estus la Fringenoj kaj la Eŭfonjenoj. La Havajaj nektaruloj estas kutime konsiderata alia subfamilio, nome Drepanidenoj, sed ankaŭ ili povus esti kardelenaj fringoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kardelenoj
Masklo de dako
Masklo de dako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Subfamilio: Kardelenoj Carduelinae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kardelenaj fringoj estas specialistoj por manĝi semojn, kaj malkiel plej parto de paserinaj birdoj, ili manĝigas la idojn ĉefe per semoj, kiuj estas por tio vomitaj.[2] Krom tio, ili diferencas el aliaj fringoj pro kelkaj malgrandaj detaloj de la kranio.[2] Ili emas malfermi semojn kaj pendi el tigoj, malkiel aliaj semomanĝantaj birdoj, kiaj la paseroj kaj la emberizoj, kiuj manĝas ĉefe falintajn semojn.[3] Kelkaj membroj de tiu subfamilio estas eĉ specialigitaj por manĝi precizan tipon de semo, kiaj pinsemoj, ĉe la krucbekuloj.[2] Kardelenoj manĝas en aroj la tutan jaron, pli ol defendi teritoriojn, kaj maskloj defendas siajn inojn pli ol teritoriojn aŭ nestojn.[4]

La jenaj genroj estas kutime konsiderataj Kardelenoj:

Referencoj redakti

  1. Groth, 2001, pp. 552–553
  2. 2,0 2,1 2,2 Newton, 1973, p. 31
  3. Groth, 2001, p. 557
  4. Groth, 2001, p. 558

Literaturo citata redakti

  • Groth, Jeffrey G.. (2001) The Sibley Guide to Bird Life and Behavior. New York: Alfred A. Knopf, p. 552–560. ISBN 978-1-4000-4386-6.
  • Newton, Ian. (1973) Finches, The New Naturalist Library 55. Nov-Jorko: Taplinger. ISBN 0-8008-2720-1.