La Kardinaledoj (Cardinalidae) estas birda familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), endemia en Amerikoj. Ĝi inkludas kardinalojn, paserenojn, dikbekulojn kaj kelkajn aliajn birdajn genrojn. Plejparto de la genroj kiujn oni apartenigas al la familio havas certajn komunajn trajtojn: ili estas mezgrandaj, korpulentaj birdoj kun relative larĝaj bekoj, movivaj krestoj sur frunto, kaj drasta seksa duformismo en kiu la iĉoj ofte estas tre brilkoloraj. Aparteno al la familio, tamen, en niaj tempoj ne estas decidata laŭ aspekto aŭ morfologio, sed nure laŭ molekulaj esploroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kardinaledoj
Iĉo de norda kardinalo (Cardinalis cardinalis)
Iĉo de norda kardinalo (Cardinalis cardinalis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Ridgway, 1901
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plejparto de kardinaledoj estas sufiĉe bone establitaj en siaj habitatoj kaj adaptiĝis kunvivi kun homoj. Ili havas grandajn kaj stabilajn arealojn kaj IUCN listas ilin malplej zorgigaj. Kelkaj apartaj specioj, tamen, estas endanĝeritaj.

Genroj kaj specioj redakti

Nuntempe laŭ la plej freŝa sistematiko (el januaro 2023) al kardinaledoj apartenas jenas 14 genroj kaj 53 specioj:[1]

Bildo Genro Listo de specioj
  Piranga Vieillot, 1808
  Habia Blyth, 1840
  Chlorothraupis Salvin & Godman, 1883
  Pheucticus L. Reichenbach, 1850
  Granatellus Bonaparte, 1850
  Cardinalis Bonaparte, 1838
  Caryothraustes L. Reichenbach, 1850
  Periporphyrus L. Reichenbach, 1850
  Amaurospiza Cabanis, 1861
  Spiza Bonaparte, 1824
  Cyanoloxia Bonaparte, 1850
  Cyanocompsa Cabanas, 1861
  Passerina Vieillot, 1816

Referencoj redakti

  1. Cardinals, grosbeaks and (tanager) allies. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (January 2023). Alirita 25 February 2023.

Vidu ankaŭ redakti