Kardo-papilio (latine: Vanessa cardui, karda vaneso, aŭ Cynthia cardui) estas papilio el la familio de nimfalisedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kardo-papilio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Papilio Lepidoptera
Superfamilio: Papilionoidea
Familio: Nimfalisedoj
Subfamilio: Nymphalinae
Tribo: Nymphalini
Genro: Vaneso Vanessa
Specio: V. cardui
Vanessa cardui
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ecoj redakti

 
Malsupro de la flugiloj de la kardopapilio

Kardopapilioj atingas flugilenverguron de 45 ĝis 60 milimetroj. La pintoj de la antaŭaj flugiloj similas al tiuj de la atalanto, ili estas nigraj kaj portas plurajn grandajn kaj malgrandajn blankajn makulojn. La ena duono de la flugilo kontraŭe havas oranĝ-nigran desegnon. La malantaŭaj flugiloj estas ene helbrunaj kaj havas desegnon similan al la antaŭaj flugiloj, kies nigraj makuloj estas vigle koloritaj nur je la ekstera rando de la flugiloj, la aliaj makuloj estas palaj.

La suba parto de la malantaŭaj flugiloj estas blanka, diversbrune marmorigita kaj havas kvin diversgrandajn okulmakulojn. La suba parto de la antaŭaj flugiloj estas kolorigita simila al la malantaŭaj, sed pli pala. Ĉe la antaŭa rando estas videblaj du pli grandaj helaj makuloj. La nigro de la flugilpintoj estas parte miksita kun brunaĵo kaj ĉe la bazo de la flugiloj la oranĝkoloro povas ruĝiĝi.

La raŭpoj estas ĝis ĉ. 40 milimetroj longaj kaj portas sur ĉiu segmento dornan ringon kun branĉiĝintaj dornoj. La baza kolor estas flava ĝis verdbruna kun malhela desegno. Ekzistas ankaŭ tre helaj raŭpoj, kiuj estas preskaŭ blankaj.

Sinonimoj redakti

  • Cynthia cardui
  • Papilio cardui
  • Pyrameis cardui

Similaj specioj redakti

Teritorio redakti

Kardopapilioj estas migruloj kaj troveblas en Eŭropo, Norda Afriko, Azio, Nordameriko kaj Aŭstralio ĝis alteco de ĉ. 3.000 metroj.[1]

Ilia devenlando situas en subtropaj stepoj. En Eŭropa ili restas tutjare nur en la varmaj regionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo.[1] Ili vivas sur seka tereno, sed oni trovas ilin preskaŭ ĉie, kie kreskas kardoj multnombraj.[2]

Ĉe migradoj tiuj papilioj povas flugi sur grandegaj distancoj portataj de la vento. Tiel ili atingas eĉ la nordon de Eŭropo. La posteuloj denove migras suden, ĉar ili ne eltenas malaltajn temperaturojn dumvintre. Iuj papilioj ne sukcesas ĝustatempe alveni trans la Alpoj, kaj foje eblas vidi sur glaciejoj granda nombro de mortintaj kardo-papilioj.

Vivmaniero redakti

 
Kardopapilio sur papiliarbo

Kardopapilioj ofte nutras sin ĉe kardoj kaj papiliarboj (Buddleja davidii).[1]

Migrado kaj generacioj redakti

En la devenregionoj kardopapilioj vivas tutjare sen diapaŭzo kaj estiĝas generacio post generaio.[1] En Eŭropon ili enflugas inter majo kaj julio. Laŭ klimato estiĝas unu aŭ du generacioj, kiuj flugas de julio ĝis aŭgusto kaj de septembro ĝis oktobro. La raŭpoj de la unua nova generacio troveblas de junio ĝis julio, tiuj de la dua de aŭgusto ĝis septembro.[3]

Nutrado de la raŭpoj redakti

 
Raŭpo de la kardopapilio

La raŭpoj nutras sin laŭregiione de multaj diversaj plantoj. En Eŭropo ili preferas ĉefe kukurbacoj (Cucurbitaceae), asteracoj (Asteraceae), fabacoj (Fabaceae), vitacoj (Vitaceae), malvacoj (Malvaceae), kruciferacoj (Brassicaceae) kaj boragacoj (Boraginaceae).[1] Sed antaŭ ĉio ili preferas la komunan cirsion (Cirsium vulgare), la brasiko-cirsion (Cirsium oleraceum) kaj aliajn cirsiojn und karduojn (Carduus spec.). Tiel ili troveblas ankaŭ sur urtikoj (Urtica dioica) kaj mosko-malvoj (Malva moschata).[2]

Evoluo redakti

 
Krizalido de la kardopapilio

Femaloj lasas la konformajn, grizajn ovojn unuope ĉe sur la folioj de la nutroplantoj. La raŭpoj kunŝpinas unue la foliopinton, poste la tutan folion por ke ili povu manĝi trankvile. Ĉe kardoj ili ŝpinas inter la tigo kaj la folio.[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Tom Tolman, Richard Lewington: Die Tagfalter Europas und Nordwestafrikas, p. 149, Franckh-Kosmos Verlags-GmbH & Co, Stuttgart 1998, ISBN 3-440-07573-7
  2. 2,0 2,1 Heiko Bellmann: Der Neue Kosmos Schmetterlingsführer, Schmetterlinge, Raupen und Futterpflanzen, p. 168, Franckh-Kosmos Verlags-GmbH & Co, Stuttgart 2003, ISBN 3-440-09330-1
  3. Manfred Koch: Wir bestimmen. Schmetterlinge. Band 1. Tagfalter Deutschlands., p. 90f Neumann Verlag Radebeul 4. Auflage 1966
  4. Hans-Josef Weidemann: Tagfalter: beobachten, bestimmen, p. 412f, Naturbuch-Verlag Augsburg 1995, ISBN 3-894-40115-X