Karel Hynek Mácha

Karel Hynek MÁCHA [KArel HInek MA:ĥa] (naskiĝis la 16-an de novembro 1810 en Prago, mortis la 6-an de novembro 1836 en Litoměřice) estis ĉeĥa poeto, la plej elstara reprezentanto de la ĉeĥa romantikismo en la unua duono de la 19-a jarcento. Lia poezia verko Máj apartenas al fundamentaj valoraĵoj de la ĉeĥa poezio. Karel Hynek Mácha mortis en la aĝo de nuraj 26 jaroj, baldaŭ post fino de siaj studoj, pro akuta pneŭmonio, kiu forprenis lin el la frontloko de la renaskiĝanta ĉeĥa literaturo.

Karel Hynek Mácha
Persona informo
Naskonomo Karel Hynek Mácha
Naskiĝo 16-an de novembro 1810 (1810-11-16)
en Prago
Morto 6-an de novembro 1836 (1836-11-06) (25-jaraĝa)
en Litoměřice
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioReĝlando Bohemio vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo vd
Memorigilo Karel Hynek Mácha
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo • vidartisto • prozisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezioprozo vd
Verkado
Verkoj Máj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro redakti

Postlasinte la revemon de la antaŭa sentimente patriotisma generacio li ĝisvenis al revolucia kontesto de malnovaj iluzioj kaj al konsciiĝo pri la profundaj konfliktoj en la vivo de la novtempa homo. Ĉi tiujn konfliktojn li travivas en sia poezio subjektive kiel individuan destinon de soligita ekstersociigito. Tiu ĉi lia mondrigardo reliefiĝas en pluraj prozaĵoj; en historiaj prozoj: rakonto Křivoklad, el nefinita ciklo Ekzekutisto; en kelkaj nefinitaj dramoj, lirikaj Bildoj el mia vivo, akravide observantaj la samtempan socian realecon, ekz. en la rakonto Márinka, kaj en lirike-epikaj poemrakontoj kaj en la prozaĵo Ciganoj. Lia ĉefverko fariĝis la poemo Majo (1836), omaĝo al beloj de la naturo kaj pozitivaj valoroj de la vivo, kiun li traplektis kun vivsorto de ribelulo pereanta tragike sen ajna ebleco ŝanĝi sian faton. Majstra poeta imagivo de Mácha kaj lia aparta sento por la sonbelo de la verso akcelis la impresivon kaj insiston de lia subjektiva klopodo pri vereca vido de homa sorto en la sufoka atmosfero de la Metterniĥa Aŭstrio. Lia poezio fariĝis simbolo, al kiu aniĝis la poetoj grupiĝintaj ĉirkaŭ la almanako Máj ("Majo") en la jaro 1858.

Listo de verkoj redakti

Dum lia vivo aperis:

Postmorte estis eldonitaj jenaj verkoj:

  • Rozbroj světů (Malpaco de mondoj)
  • Pouť krkonošská (Pilgrimo al la montaro Krkonoše)
  • Večer na Bezdězu (Vespero en la kastelruino Bezděz)
  • Márinka (Marinjo)
  • Cikáni (Ciganoj)

Tradukoj en Esperanto redakti

En Esperanto aperis tradukoj de la poemo Máj:

Vidu ankaŭ redakti