Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko

Karelo-finna soveta socialisma respubliko (ruse Карело-Финская Советская Социалистическая Республика, finne: Karjalais-suomalainen sosialistinen neuvostotasavalta) estas historia respubliko de Sovetio, kiu ekzistis de 1940 ĝis 1956. Ĝi estis formita en 1940 el Karelia aŭtonoma respubliko kaj el granda parto de teritorio cedita de Finnlando al Sovetunio laŭ Moskva packontrakto en 1940. La respubliko estis tro malgranda laŭ la kvanto de la loĝantoj por havi tian altan statuson en la Unio. Oni klarigas tion per la planoj de sovetia registaro aranĝi la pli grandan respublikon, kiu inkluzivus la Karelion kaj la tutan Finnlandon gvide de la promoskva politikisto Otto Wille Kuusinen, kiu estris la "demokratian registaron de Finnlando" en Terijoki dum la milito inter Finnlando kaj Sovetunio (1939—1940). Kvankam la plano pri la granda Karela-Finna Respubliko fiaskis pro nevenko super Finnlando, la procezo pri fono de la respubliko estis jam ekigita — tial la respubliko aperis.

Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko
31-a de marto 1940 – 16-a de julio 1956

Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Mapo de Karela-Finna Soveta Respubliko. Malhelverdaj kaj ruĝaj regionoj estis ligitaj el Finnlando en 1940. Ruĝaj regionoj apartenis nur portempe al Karela-Finna SR
Mapo de Karela-Finna Soveta Respubliko. Malhelverdaj kaj ruĝaj regionoj estis ligitaj el Finnlando en 1940. Ruĝaj regionoj apartenis nur portempe al Karela-Finna SR
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
651 300
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Loĝantaro redakti

 
La flago de Karelia-Finna Soveta Respubliko en 1940-1953

La loĝantaro estis klare malpli granda ol en aliaj sovetaj respublikoj kaj plimulto el loĝantoj estis rusoj. Kareloj estis nur 15% el la loĝantoj kaj finnoj loĝantaj en Karelio estis grandparte forpelitaj fine de 1930-aj jaroj.

Ĉar la finna loĝantaro fuĝis preskaŭ komplete el areoj donitaj de Finnlando, necesis allogi tien novajn loĝantojn. En 1941 la loĝantaro de la respubliko estis 718 000. Ankaŭ la subpremado de la finna lingvo finiĝis kaj ĝi fariĝis dua oficiala lingvo apud la rusa. Mallonga provo (1938-1939) antaŭenigi karelan literaturan lingvon finiĝis kaj tiuj kareloj, kies dialekto estis proksima al la finna, ekuzis finnan literaturan lingvon.

Dum la milito 1941-1944 granda parto el respubliko estis okupita de finnoj. Granda parto el loĝantaro fuĝis al aliaj partoj de Sovetio. En 1944 Karelio havis nur 209 000 loĝantojn. En 1945 parto el la teritorio donita de Finnlando en 1940 estis ligita al Leningrada provinco kaj en 1955 eta regiono en nordo — al Murmanska provinco.

Post la milito aperis inter Sovetia gvidantaro plano forpeli karelojn el Karelio al Siberio kaj Kazaĥio pro kunlaboro kun la malamiko (surbaze de jam ekzistinta tiam sperto de translokigo de etnoj, vidu balkaroj, inguŝoj ka.). La aktivaj defendantoj de kareloj sukcesis nuligi tiun planon. Tamen necesis allogi novajn loĝantojn al malplenaj teritorioj donita de Finnlando. Tien venis ne nur rusoj, sed ankaŭ multe da belorusoj kaj ukrainoj kaj ankaŭ ĉuvaŝoj kaj tataroj. Krome en 1949 estis akceptita plano allogi finnojn de Sovetio (plejparte ingriaj finnoj) al Karelio. Nur ĉ. 30 000 finnoj tamen sukcesis transloĝiĝi al Karelio antaŭ la sekva ŝanĝo en politiko. En januaro 1950 la prezidanto de Karelia komunista partio, Gennadij Kuprijanov, estis eksigita kaj la politiko allogi finnojn al Karelio finiĝis.

Historio de la respubliko redakti

Karelia-Finna Soveta Respubliko estis fondita la 31-an de marto 1940 el teritorio de Karelia Aŭtonoma Soveta Respubliko kaj el plejparto da teritorio kiu estis ligita al Sovetio el Finnlando post la Vintra milito. La teritorio de la nova respubliko estis proksimume 200 000 km² kaj ĝi havis en la jaro 1941 ĉ. 718 000 loĝantoj.

Tamen la finna loĝantaro de gajnita teritorio komplete transloĝiĝis al Finnlando kaj la novaj teritorioj ricevis novajn loĝantojn el aliaj partoj de Sovetio, plejparte el Rusio, Belorusio kaj Ukrajnio.

Dum la Daŭriga milito (tiel oni nomas en Finnlando la finn-sovetian parton de la Dua mondmilito, 1941-44) granda parto de Karelio estis okupita de finnlanda armeo.

En 1945 la sud-okcidenta parto de la respubliko (kun urboj Viborgo kaj Käkisalmi) estis ligita al Leningrada provinco. En 1955 en la nordo la areo de Alakurtti estis ligita al Murmanska provinco.

La 16-an de julio 1956 la statuso de la respubliko estis ŝanĝita: ĝi fariĝis Karelia aŭtonoma respubliko de Rusio. Laŭ Kliment Voroŝilov la decido estis farita pro la peto de Finnlando kaj por plu evoluigi la amikecajn rilatojn inter la ŝtatoj.

Literaturo redakti

  • Osmo Hyytiä: Karjalais-Suomalainen Neuvostotasavalta 1940-1956. Kansallinen tasavalta? [Karela-finna Soveta Respubliko 1940-1956. Ĉu nacia respubliko?] Helsinki: Suomen Historiallinen Seura, 1999. (en la finna)