Kargokultoj estas religia fenomeno aperinta en pluraj pacifikaj insuloj (ĉefe en nunaj Papuo-Nov-Gvineo kaj Vanuatuo) okaze de renkontiĝo kun pli teknologiaj kulturoj.

Ceremonia kruco de la kulto de John Frum en la insulo Tanna (Vanuatuo)

Kargokultoj aperis ĉefe dum kaj post la 2-a mondmilito, kiam loĝantoj de pacifikaj insuloj vidis usonajn soldatojn, kiuj ricevas abundan kargon laŭ siaj bezonoj. La insulanoj ne povis vidi la fabrikadon de varoj kaj ne povis imagi la ekonomian sistemon ebligantan tiun ricevadon. Ĉar ili ne povis supozi, ke blankuloj mem produktas siajn varojn, kaj ili vidis nur alvenon de ŝipoj kaj aviadiloj, la insulanoj konsideris tiun liveradon de manĝaĵo kaj ekipaĵo kiel supernaturan aŭ magian. Nesciante pri radiofonio kaj aliaj teknikoj, ili komencis imiti la konduton de armeanoj, ekzemple kreante uniformojn, falsajn radioaparatojn aŭ eĉ aviadilajn kurejojn, esperante, ke la dioj aŭ aliaj supernaturaj estaĵoj portos ankaŭ al ili manĝaĵon, kuracilojn, ks.

Kvankam hodiaŭ plej multaj kargokultoj malaperis, unu el ili vivas plu en la insulo Tanna (Vanuatuo): la kulto de la profeto John Frum.

Eblas trovi similaĵon inter kargokultoj kaj la 3-a leĝo de la sciencfikcia verkisto Arthur C. Clarke: “Ĉiuspeca sufiĉe evoluinta teknologio estas nedistingebla de magio.”