Karimnagar
Karimnagar (telugue కరీంనగర్), urdue کریم نگر estas urbego kaj municipo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Karimnagar estis elektita kiel unu el la cent barataj urboj por esti evoluigita inteligenta urbo.
Karimnagar | |||
---|---|---|---|
city of India • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 505001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 289 821 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 826 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 26′ N, 79° 9′ O (mapo)18.4333333379.15Koordinatoj: 18° 26′ N, 79° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 265 m [+] | ||
Areo | 49,75 km² (4 975 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Karimnagar [+] | |||
Geografio redakti
Karimnagar situas sur montetaro laŭ rivero kaj laŭ artefarita lago en alteco de 275 metrojn de la marnivelo. Ramagundam troviĝas 46, Siddipet 50, Varangal 75, Nizamabad 112, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 141, Mumbajo 668, Kolkato 1064, tutlanda ĉefurbo Delhio 1148 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Karimnagar havis populacion de 260 899, kun la aglomeraĵo 299,660. La legopovo estas 85,82 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo. En la 1980-aj jaroj Karimnagar atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Historio redakti
Laŭ elfosaĵoj en apudaĵo de Karimnagar la areo estas loĝita tre longe. La areo iĝis distrikto en 1905. Karimnagar akiris municipan statuson en 1952 (trigrada municipo), kiu estis levita al dugrada municipo en 1959, al unugrada municipo en 1984, al speciala grado en 1996. La korporacio ekfunkciis en 2005.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Karimnagar konsistas el agrikulturo (ĉefe kotonoj), industrioj, servosektoroj kaj komercado. Ekzistas multaj granitaj ŝtonminejoj sur la urboperiferio. La urbego estas nomita "Urbo de Granitoj". Ĝuste apud la urbego troviĝas artefarita lago por irigacii.
Lingvoj redakti
La telugua estas la plej grava lingvo parolata en Karimnagar, sed la urdua ankaŭ estas vaste parolata.
Religioj redakti
En Karimnagar vivas precipe hinduoj (77%), muslimoj (21%) kaj kristanoj (1%).
Edukado redakti
Karimnagar estas grava edukcentro en nordokcidenta Telangana, en la urbo publika universitato Satavahana kaj institutoj, altlernejoj funkcias.
Klimato redakti
Karimnagar situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 907 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-34 °C.
Trafiko redakti
Karimnagar havas trairantan fervojan linion kaj 5 forirantajn signifajn vojojn. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. 2 pontoj helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno funkcias en Ramagundam, la internacia en Hajderabado.
Vidindaĵoj redakti
- ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
- la artefarita lago
- hindua festivalo
Fontoj redakti
- WikiTrans