Karin BOYE [boje] (naskiĝis la 26-a oktobro 1900, mortis la nokto antaŭ la 24-a aprilo 1941) estis sveda verkisto, poeto kaj tradukisto. Ŝi estas konata ĉefe por ŝia poezio, sed ŝi ankaŭ verkis romanojn, novelojn kaj artikolojn.

Karin Boye
Karin Boye ĉirkaŭ 1940
Karin Boye ĉirkaŭ 1940
Persona informo
Naskiĝo 26-a oktobro 1900
en Göteborg, Svedio
Morto 24-a aprilo 1941
en loko ekster Alingsås, Svedio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per trodozo vd
Tombo Östra kyrkogården vd
Nacieco svedo
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Karin Boye
Familio
Patro Fritz Boye vd
Edz(in)o Leif Björk vd
Amkunulo Margot Hanel vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • romanisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • verkistokritikisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1915– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unu el la plej konataj verkoj de Boye estas Kalokaino (Kallocain svede), eldonita en 1940. La libro estas malutopia scienc-fikcia romano, internacie rekonita verko. Ekzemple la brita aŭtoro George Orwell diris ke li inspiriĝis multe de la libro de Karin Boye verkonta sian faman libron "1984".

Kalokaino estas skribita kiel taglibro de la ĉefrolulo, la sciencisto Kall. Li produktis substancon kiu injektita en homo malebligas al la homo mensogi. La substanco estas nomita ”Kalokaino” pro sia inventinto, kaj Kall estas entuziasma pri uzi sian inventaĵon en la popolo de la totalisma ŝtato kie li vivas. Tamen, kiam li ricevas novan sciencan kolegaron Kall ekscias terure ke lia propra invento povas kaŭzi danĝeregon ankaŭ por li mem.