Karina Habšudová

Karina Habšudová estas slovaka tenisistino. Ŝi naskiĝis la  2-an de aŭgusto 1973(nun 1973-08-02) en Bojnice, Slovakio, do nun estas 50-jara. Ŝi estis sukcesa juna tenisistino, interalie en aĝo de 17 jaroj gajnis la junulinan turniron de la Usona Malferma Ĉampioneco 1991, kaj dum iom da tempo listiĝis kiel plej bona juna tenisistino tutmonde. Poste interalie en 1997 ŝi havis la rangon de 10-a plej bona tenisistino (sen aĝolimigo), partoprenis en la Someraj Olimpikoj de 1996 kaj 2000, kaj en 1998 kune kun la samlanda tenisisto Karol Kučera gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Karina Habšudová
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1973 (1973-08-02) (50-jaraĝa)
en Bojnice
Lingvoj slovaka
Loĝloko Bratislavo
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti