La karistioj (el la latina caristii) estis antaŭromia tribo kiu vivis en la nordo de la Iberia duoninsulo (Biskajo-Alavo) en nuna Hispanio, en la okcidento de Eŭskio. Oni diskutas pri la parenceco kun kantabroj, keltiberoj aŭ poste kun vaskonoj (malfrua vaskonigado). Ili limis okcidente kaj sude kun la aŭtrigonoj, kaj oriente kun la varduloj.

Karistioj
historia etno • tribo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La karistioj estas menciataj de Plinio kiu nomas ilin Carietes kaj situigas ilin en la interno, en la sudo de la nuna Eŭskio; kaj de Ptolomeo kiu situigas ilin inter la rivero Deva, en la provinco Gipusko kaj la rivero Nerva, en triangulforma teritorio, atingante ekde la sudo la nunan urbon Vitorio. Iliaj urboj estis Tullica (eble Tuyo ĉe la bordoj de Zadorra), Suessatio (kiu povus esti la nuna Arcaya) kaj Veleia (eble la nuna Iruña-Veleia), la du lastaj troviĝis en la romia vojo de Bordozo al Astorga. La toponimioj de la epoko kaj la nomoj de la urboj apartenas al la hindeŭropa branĉo, prakelta aŭ kelta, Tullica (Tullo "valo"), Suessatio ("bona setlejo").

En la Alta Mezepoko ne plu aperas mencioj pri ili. Kelkaj postaj aŭtoroj supozas ke ekzistis etnaj similecoj kaj proksimecoj kulturaj kaj politikaj inter karistioj, varduloj kaj aŭtrigonoj, kiuj poste estus ĉiuj nomataj kiel "varduloj".