Karitata organizaĵo

Karitata organizaĵo estas nekorporacia neprofitcela asocio, fondita sole por antaŭenigi iujn bonajn (ekzemple lingvokulturajn) aŭ karitatajn celojn.

Ili kutime provizas servojn kaj asiston al tiuj, kiuj mankas socialajn necesaĵojn - ekz. helpado al senlaboruloj trovi laboron, aŭ administrado de lernejoj kaj sportejoj. Aliaj organizaĵoj prizorgas la diskonigon de iu religio. En multaj landoj, la nombro de karitataj organizaĵoj nuntempe rapide grandiĝas, ĉar ili ofte deĵoras pri socialaj servoj ne plu prizorgataj de la registaroj, ekzemple prizorgado de maljunuloj, sanservoj, asisto al senlaboruloj ktp.

La leĝoj, kiuj regas la agadojn de karitataj organizaĵoj, varias de jurisdikcio al jurisdikcio; en kelkaj landoj, kiel tiuj kiuj sekvas la komunan leĝon, oni sendevigas karitatajn organizaĵojn pagi imposton je siaj enspezitaj monoj, kaj la donacintoj de la mono povas profiti de sendevigo pagi imposton je la donacita mono. En aliaj ŝtatoj kiel Usono, estas kompleksaj malsamoj inter la reguloj por tiel nomataj "privataj" kaj "publikaj" karitataj organizaĵoj.

Ĝenerale, karitataj organizaĵoj estas reguligitaj de siaj naciaj registaroj. En la plejmulto da landoj, tiaj organizaĵoj estas devigataj enregistriĝi kaj akurate raporti siajn agadojn (precipe la financajn) al la registaro — kutime tio okazas po unu fojo jare. Ĉi tia kontrolado povas malpliigi la eblon ke malhonestaj organizaĵoj povus defraŭdi monon, aŭ misuzi imposto-sendevigojn donitajn de la registaro. Tamen, povus okazi ke la kontroladu influus la amplekson kaj celojn de la organizaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti